Makulita verdkrura tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulita verdkrura tringo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringo Tringa
Specio: T. guttifer
Tringa guttifer
( Nordmann, 1835)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Makulita verdkrura tringo (latine Tringa guttifer) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj estas malofta vaga birdo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi vidiĝas en Ŝanhajo, Fuĝiano, Tajvano, la marbordo de Gŭangdongo kaj Hajnan-insulo en Ĉinio, kaj loĝas ankaŭ en orienta kaj sudorienta Azio. Vintre ili translokiĝas al la suda parto de la Hindoĉina Duoninsulo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Lámina del año 1883 representando un ejemplar de Tringa guttifer.

Ĝia supra korpo estas griza kun nigraj strioj, ĝiaj malsupraj korpo, dorso kaj talio blankaj, ĝiaj brusto kaj supra parto de la korpoflankoj havas sur si nigrajn makuletojn kaj beko kaj kruroj estas verdaj. Ĝi, tre malgranda, havas voston nur ĉirkaŭ 17 cm. longan. Membrano ligas la internan kaj eksteran piedfingrojn ĉe ilia bazo kun la meza piedfingro, kaj du centraj vostoplumoj estas grizblankaj.

La birdoj ordinare unuope aŭ familie vivas en maiprofundajoj, marĉejoj, lagetoj kaj deltoj.

Vivmaniereo[redakti | redakti fonton]

Ili lertas en kurado kaj flugado. Kiam ili flugas, ili ne tre rapide, sed forte svingas siajn flugilojn. Ili ofte staras sur marhorda roko, atendante malfluson. Post malfluso ĝi serĉas nutraĵon per la beko en la marfundajo. Ili ofte saltas por pli profunden enigi sian bekon en ŝlimon, helpe de sia korpopezo. La birdoj krias sonore, kaj la kriado ne ĉetas dum la flugado.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Iliaj nutraĵoj konsistas el insektoj, moluskoj, krustuloj, anelidoj kaj aliaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili fekundiĝas en orienta Siberio kaj konstruas neston el herbaj tigoj kaj folioj en seka loko inter herboj ĉe marĉoj kaj riveroj. La birdino demetas 3-5 makulhavajn ovojn, kiujn kovas la gebirdoj alterne, sed ĉefe la birdino. Ĉe la alveno de homoj aŭ bestegoj ili tuj sin levas en la aeron kaj ronde flugas super la nesto, senĉese eligante kriojn. La kovado daŭras 23-25 tagojn.

La verdkrura tringo estas malofta kaj utila birdo, kiun oni devas protekti.