Saltu al enhavo

Eburmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pagophila)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eburmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Larenoj Larinae
Genro: Pagophila
Kaup, 1829
Specio: Eburmevo P. eburnea
Phipps, 1774
Pagophila eburnea
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eburmevo, Pagophila eburnea, estas birdo, eta mevo, sed ne de la plej ofta genro Larus, sed la ununura specio en sia genro Pagophila.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en la alta Arkto kaj havas ĉirkaŭpolusan disvastiĝon tra Gronlando, nordorientaj insuloj de Kanado kaj en Eŭrazio en la nordaj insuloj de Norvegio, Rusio kaj nordokcidentaj insuloj de Siberio. Ĝi estas la plej polusa inter la mevoj.

Tiu birdo migras nur mallongajn distancojn suden en aŭtuno; la plej granda parto de la loĝantaro vintras en nordaj latitudoj borde de la glacia regiono, kvankam kelkaj birdoj atingas pli mezvarmajn areojn eĉ ĝis Britio aŭ pli rare Italio.

Dumfluge.

Tiu specio estas facile identigebla. Ĝi estas 40–45 cm longa, ĝi havas enverguron de 108–120 cm kaj pezon de 448-687 g, kaj diferencigan formon, ĉefe stare, pli kiel kolombo ol tiu de la mevoj de la genro Larus, sed plenkreskulo havas komplete blankan plumaron, kaj ne havas la grizan dorson de aliaj mevoj. La kapo estas rondeca kaj eta. La okuloj estas nigraj kaj grandaj kaj havas ruĝecajn ringojn. La maldika kaj mallonga beko estas flaveca kun blueca bazo kaj ruĝa aŭ oranĝa pinto kaj la kruroj estas mallongaj kaj nigraj. Stare ĝi ŝajnas havi longajn flugilojn. Junuloj havas grizajn aŭ nigrajn makulojn en vizaĝo, flugiloj kaj vosto. Ili havos plenkreskulan plumaron post du jaroj.

La voĉo estas akra eeeerkieeeer.

La Eburmevo, Pagophila eburnea, reproduktiĝas en arktaj marbordoj aŭ klifoj en kolonioj de ĝis 150 paroj. La ino demetas 1 ĝis 3 verdecajn ovojn en grunda nesto kovrita de musko, likenoj aŭ algoj. Ambaŭ gepatroj kovas.

Tiu birdo manĝas fiŝojn kaj krustulojn, sed ĝi estas ankaŭ oportunema kadavromanĝulo, ofte trovita ĉe kadavraĵoj de fokojfocenoj. Ŝajne ĝi sekvas blankajn ursojn kaj aliajn predantojn por manĝi restaĵojn de ties predoj -eĉ ekskrementojn- aŭ povas ataki pli grandajn mevojn, se necese, por kleptoparaziti.

Ĝi preskaŭ neniam ripozas surakve, sed ĝi povas naĝi.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2018). “Pagophila eburnea”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694473A132555020. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694473A132555020.en. Alirita 12a de Novembro 2021.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]