Ibisbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ibidorinkedoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ibisbekulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ibidorinkedoj Ibidorhynchidae
Genro: Ibidorhyncha Ibidorhyncha
Specio: Ibisbekulo 'Ibidorhyncha struthersii'
Nicholas Aylward Vigors 1832
Centrazia distribuado de la Ibisbekulo
Centrazia distribuado de la Ibisbekulo
Centrazia distribuado de la Ibisbekulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ibisbekulo (Ibidorhyncha struthersii) estas specio de birdo rilata kun vadbirdoj, sed ĉefe diferenca kaj pro tio meritas siajn propran genron Ibidorhyncha kaj familion Ibidorinkedoj.

Ĝi vivas en la ŝtonetaj riverbordoj de la altaj ebenaĵoj de centra Azio kaj ĉirkaŭ Himalajo je altecoj de 1700 ĝis 4500 m, sed foje eĉ tiom malalte kiom ĝis 500 m.

La birdo estas tute nekonfuzebla. Temas pri eleganta mezgranda vadbirdo 39 ĝis 41 cm longa kaj 370 ĝis 420 g peza. La plenkreskulo estas plumarkontrasta kaj griza kun blanka ventro, grizdorsa, kun ruĝaj kruroj kaj longa subenkurvita beko. La vizaĝo estas nigra kaj separiĝas el la grizaj nuko, kolo kaj brusto per blanka strio. Tiu grizaj partoj siavice separiĝas el la blanka ventro per nigra strio. Junuloj malhavas nigron ĉe vizaĝo kaj brusto kaj ties beko estas pli senkolora. La kruroj estas brilruĝaj ĉe reproduktuloj kaj brunflavecaj ĉe junuloj. Spite sian rimarkindan bildobuntecon tiu specio ne estas tre facile videbla kaj sufiĉe kamufla en ties ŝtona medio.

Ili manĝas per tuŝoprobado sub rokoj aŭ ŝtonetaro ĉe riverujoj.[1]

La voĉo estas sonorila Klju-klju simila al tiu de Griza tringo.

La ino demetas kvar ovojn en truo engrunda.

La taksonomia lokigo de tiu familio estas ankoraŭ malklara. Ĝi povus rilati kaj al hematopoj kaj al avocetoj. Por alternativa klasigado de Ĥaradrioformaj, vidu novan proponon de taksonomio de Sibley-Ahlquist.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marchant, J., Prater, T. and P. Hayman (1986) Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Christopher Helm.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]