Ruĝkola falaropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝkola falaropo
Phalaropus lobatus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Phalaropus
Specio: P. lobatus
Phalaropus lobatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝkola falaropomaldikbeka falaropomallarĝbeka falaropo, Phalaropus lobatus, estas eta vadbirdo de la genro Phalaropus kaj la familio de Skolopedoj. Ĝi estas la plej abunda kaj disvastigita specio de la genro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu falaropo reproduktiĝas en la deltoj, lagoj, marĉoj kaj ĉemaraj tundroj de arktaj regionoj de Norda Ameriko -nordaj Alasko, Kanado, suda Groenlando- kaj norda Eŭrazio, tio estas Islando -ĝis Britio-, nordaj Skandinavio kaj Siberio. Temas pri simila teritorio al tiu de la Ruĝa falaropo, sed iom pli suda. Ĝi estas migranta birdo kaj, malkutime por vadbirdo, ĝi migras ĉefe tra maraj vojoj kaj vintras enmare en tropikaj oceanoj, tio estas de Meksikio kaj Peruo ĝis Argentinio en Ameriko kaj en Hinda Oceano -Arabio kaj Omano- kaj Pacifika Oceano tra Indonezio kaj Filipinoj ĝis Novgvineo kaj Melanezio; pli malofte en Atlantika Oceano ekde suda Maroko ĝis Gvineo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La ruĝkola falaropo estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj estas la plej malgranda specio de la genro. Ĝi havas retajn fingrojn kaj rektan bekon, kiu estas iomete pli maldika ol tiu de la Ruĝa falaropo. La reproduktanta ino estas ĉefe helgriza sube kaj brik-ruĝa ĉe kolo kaj supra brusto kun griza larĝa strio sub tio. La dorso estas malhelgriza. La vizaĝo -ĝis sub okulo-, krono, fronto kaj nuko estas nigra granda makulo; sub ĝi estas blanka gorĝo ĝis la brik-ruĝa parto. La beko estas nigra kaj multe pli maldika ol tiu de la Ruĝa falaropo.

La reproduktanta masklo estas senkolora similaĵo de la ino. Junuloj estas grizaj kaj brunaj supre kun palaj subaj partoj kaj malhela makulo ĉirkaŭ okulo. Vintre la plumaro estas ĉefe griza supre kaj blanka sube, sed la nigra okulmakulo plurestas. La kruroj estas grizaj. Dumfluge la pintakraj flugiloj aperas nigre sube kun blanka centra strio ĉebaze. Ili havas retfingrojn por pli facile naĝi.

Seksoj[redakti | redakti fonton]

La tipaj birdaj sekso-roloj estas inversigitaj ĉe la tri falaropoj. Inoj estas pli grandaj kaj brilkoloraj ol maskloj. La inoj persekutas la masklojn, konkurencas pro nestaj teritorioj kaj defendos agreseme la nestojn kaj la elektitajn partnerojn ĉar foje demetas duneste. Kiam la ino demetis la ovojn, ŝi komencas sian sudenan migradon forlasinte la masklon kiu kovos dum preskaŭ 3 semajnoj kaj zorgos la idojn. Ŝi demetas tri ĝis kvar brunverdajn ovojn en surplanka nesto en marĉa areo. La idoj ĉefe manĝas ili mem kaj kapablas flugi 20 tagojn post eloviĝo.

Manĝado kaj aliaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Por manĝado la Ruĝkola falaropo kutimas naĝi laŭ eta rapida cirklo formante etan akvokirlon. Tiu kutimo, oni supozas, ke helpas manĝadon pro suprenigado de manĝeroj el fundo de neprofunda akvo. Tiele la birdo atingos la centron de la kirlo per sia beko plukante etajn insektojn aŭ krustulojn. Ili foje flugas por kapti insektojn dumfluge. En malferma oceano ili troviĝas en zonoj kie kuniĝantaj maraj fluoj produktas kirlojn kie ili trovas manĝaĵojn. Ili bonege flosas sed ne merĝas.

For de la reprodukta sezono, ili ofte vojaĝas laŭ aroj. Dum migrado kelkaj aroj haltas en malfermaj akvoj ĉe enirejo de la Golfo de Fundy por profiti akvojn kirlitajn de tajda agado. Preskaŭ la tutan tempon de nereproduktanta sezono ili pasas ĉe malfermaj akvoj. Tiu specio estas ofte tre maltimida kaj alproksimigebla.

La voĉo estas mallonga tuit.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkola falaropo estas unu el la specioj protektitaj de internacia traktato por “Protektado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA), kvankam la specio ne estas konsiderata minacata; estas pli ol unu miliono da birdoj.

La Ruĝkola falaropo en Britio kaj Irlando[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkola falaropo estas rare lokita reproduktanta specio en la Brita Insularo, kiu estas ĉe la fina bordo de ĝia monda teritorio. La plej taŭga loko por ili estas la insularo Ŝetlandoj, ĉefe la Loch Funzie en Fetlar, kun kelkaj birdoj reproduktantaj ankaŭ en Skotio en la Hebridoj (ĉe Loch na Muilne, kie oni starigis rigardejon de falaropoj) kaj foje en propra Skotio en Ross-shireSutherland. Ili reproduktiĝis iam ankaŭ en okcidenta Irlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]