Saltu al enhavo

Amerika arĝentmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika arĝentmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: Amerika arĝentmevo L. smithsonianus
Larus smithsonianus
Coues 1862
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Amerika arĝentmevo, Larus smithsonianus, estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Tiu mevo estis por la unua fojo priskribita kiel nova specio en 1862 fare de Elliott Coues baze sur serio de specimenoj el la Smithsonian Institution. Ĝi estis poste reklasita kiel subspecio de la Arĝentmevo (Larus argentatus). La genronomo deriviĝis el la Latina Larus, kiu referencas ĉu mevon ĉu alian grandan marbirdon. La specinomo smithsonianus rememoras la anglan kemiiston James Smithson kies kapitalo de 100 000 pundoj ebligis la fondon de la institucio kiu havas lian nomon.[1]

La taksonomio de la grupo de la Arĝentmevo estas tre komplika kaj multo estas ankoraŭ polemika kaj necerta. Studo de 2002 sugestis, ke la Amerika arĝentmevo ne estas tre rilata al la eŭropaj arĝentmevoj, apartenante anstataŭe al aparta klado de mevoj.[2] Kelkaj fakuloj kiel la Komitatasocio de Eŭropaj Raraĵoj kaj la British Ornithologists' Union nun agnoskas ĝin kiel aparta specio. La BOU inkludas ankaŭ la specion de la Siberia mevo (Larus vegae) de nordorienta Azio ene de la amerika arĝentmevo.[2] La American Ornithologists' Union ne adoptis la disigon kaj plue traktas la amerikan arĝentmevon kiel subspecio de Larus argentatus.[3]

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas preskaŭ nur en Kanado, tio estas en la tuta lando escepte sudokcidenta kaj plej nordaj partoj (arktaj), en marbordoj aŭ internaj regionoj el Labrador oriente tra la regiono de Grandaj Lagoj ĝis Alasko. Poste la specio migras okcidente laŭ la marbordo de la Pacifiko tra Kanado, Usono, ambaŭ Kalifornioj kaj norda Meksiko kaj foje eĉ pli suden. Oriente la migrado okazas al la regiono de Grandaj Lagoj, valo de la Misisipo kaj marbordoj de orienta Usono, Meksika Golfo, norda Meksiko, Kubo kaj la Karibo.

Plenkreskulo kun ido, Elliston, Novlando.

Ili estas grandaj mevoj kun blankaj rondoformaj kapoj, fortaj flavaj bekoj (kun ruĝa antaŭpinta makulo en suba makzelo) kaj longaj kruroj kaj flugiloj.[4] Dorso kaj flugiloj estas grizaj (tiuj lastaj kun nigraj pintoj). La kruroj estas rozkoloraj kaj la okuloj flavaj.

Tiuj mevoj estas ĉiomanĝantaj. Dum la reprodukta sezono ili ne bezonas fiŝojn kaj manĝas ĉefe insektojn kaj semojn, somere ili manĝas fiŝojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/helmdictionarysc00jobl_997/e/n219 219], 358. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  2. 2,0 2,1 Sangster, George; J. Martin Collinson; Alan G. Knox; David T. Parkin & Lars Svensson (2007). Taxonomic recommendations for British birds: 4th report, Ibis, 149 (4): 853–857.
  3. Larus argentatus, AOU checklist
  4. Dubois, Philippe J. (1997). Identification of North American herring gull. British Birds 90:314-324.