Stepkalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stepkalidro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Stepkalidro Calidris subruficollis
Cabanis 1857
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stepkalidro, Calidris subruficollis, estas kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj birdoj.

Ĝi estas kalidro sed iam konsiderata ununura membro de la genro Tryngites. Vere ĝi probable apartenas al sama genro Calidris aŭ pli precize kun la etaj specioj kiuj estus aparta genro (Thomas et al, 2004). Dependante el ĉu tiu genro inkludas la Rustokalidro aŭ ne, la nomo Erolia taŭgus aŭ ne.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

T. subruficollis reproduktiĝas en malferma kaj seka arkta tundro de Norda Ameriko kaj estas tre longdistance migranto kaj vintranto ĉefe en Suda Ameriko, ĉefe en Argentino.

Ĝi migras ĉefe tra la grandaj herbejoj de centra Norda Ameriko, kaj estas malkomuna en la marbordoj. Ĝi estas regula vagulo al okcidenta Eŭropo, kaj ĝi ne estas klasita kiel raraĵo en BritioIrlando, kie etaj aroj foje venas. Nur la Striokalidro estas la amerika kalidro pli komuna vizitanto en Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas de etaj kalidroj -ĉirkaŭ 20 cm longaj, inter 43 kaj 47 enverguraj kaj 71 g pezaj- brunmakulitaj supre -dorso kaj krono- kiuj havas okrajn vizagon kaj subajn partojn -escepte pli blanka plejsuba ventro- en ĉiu plumaro; en tiu okra senmakula kaj senstria vizaĝo la okulo aperas tre granda kaj nigra. Dumfluge videblas la malantaŭaj partoj de la flugiloj pli malhela. Ĝi havas mallongan bekon kaj flavajn krurojn -pli verdecaj vintre-. Maskloj estas pli grandaj ol inoj. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed ili povas esti pli palaj en postaj subaj partoj. Tiu kombino de okro senmakula kaj senstria kaj skvameca bruno supre estas nur en alia kalidro: junuloj de Duelbirdo, sed la Stepkalidro havas pli mallongan kaj rektan bekon, okraj puktetoj fine de la brusto en ventro kaj okulo pli kontrasta en pli samkolora okra vizaĝo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio konstruas neston surplanke; la ino demetas 4 ovojn. La masklo montras ceremonian pozon kiu inkludas flugillevadon -po unu- por montro de blankaj subaj partoj, kio okazas ankaŭ dum migrado, foje kiam ĉeestas neniu alia Stepkalidro. Pariĝado okazas en la ceremoniejo kaj de tie la ino iras al nestejo. La ino konstruas la neston, kovras ĝin per planta materialo, kovas la ovojn dum pli ol 3 semajnoj kaj zorgas la idojn; la masklo nenion faras. Tio diferencigas ilin de aliaj kalidroj.

For de la reprodukta sezono, tiu birdo troviĝas plej ofte en malalta herbejo -kiel etaj flughavenoj, tombejoj aŭ golfejoj, plie ol ĉe akvo. Ankaŭ tio diferencigas ilin de aliaj kalidroj.

Tiuj birdoj bekoplukas per rigardo kaj ĉefe manĝas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ili estas ofte tre maltimidaj.

Ili vivas ĝis 10 jarojn.

Oni supozas, ke la Stepkalidro hibridiĝis ĉu kun la Blankpuga kalidro ĉu kun la Flavbrusta kalidro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]