Saltu al enhavo

Striokalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stribrusta kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Stribrusta kalidro C. melanotos
Vieillot 1819
Calidris melanotos
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Striokalidro, Stribrusta kalidroBrustokalidro, CalidrisErolia melanotos, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Tiu kalidro reproduktiĝas en marĉa tundro de nordorienta Azio kaj Kanado. Ĝi estas tre longdistanca migrantulo. Amerikaj kaj plej granda parto de la aziaj birdoj vintras en Suda Ameriko, ĉefe en Ĉilio kaj Argentino, sed kelkaj aziaj bredantuloj vintras en sudaj Aŭstralio kaj Novzelando.

Tiu holarktisa specio ĉeestas kiel regula migranto okcidentan Eŭropon, kaj ne estas raraĵo en IrlandoBritio. Multaj el la birdoj ĉeestantaj en okcidenta Eŭropo povas esti en regula migrado el reproduktejoj de Azio al vintrejoj de Suda Afriko (Lees & Gilroy 2004). Septembro 2003 vidis registron en tiuj du landoj, ĉar oni trovis 40 en Irlando kaj 150 en Britio. Dum migrado la Striokalidro aŭ Brustokalidro troviĝas ĉefe en medioj de fluanta akvo.

Kvankam la Striokalidro ne estas konsiderata kiel reproduktanta specio en Eŭropo, ĝi estis trovata en Skotio en taŭga reprodukta medio somere [1].

Tiu eta birdo -19 ĝis 25 cm longo kaj enverguro de 38 ĝis 45 cm- estas simila al ties samfamiliano la Pintvosta kalidro, kiu reproduktiĝas entute ene de la azia teritorio de la Striokalidro. Ĝi estas grandeca kalidro kun grizbruna dorso, pli bruna en la somera bredanta masklo kaj pli griza vintre. La Striokalidro havas grizbrunan bruston tutplena je strioj, klare markita en sia suba bordo, kio diferencigas ilin de aliaj kalidroj. Sube de tiu limo estas tute blanka ĉeventre. La kruroj estas flavecaj. Dumfluge videblas malhelaj flugiloj kaj blankaj bordoj de la vosto, malhela centre.

Junuloj estas pli brile markitaj supre kun ruĝeca kaj blankaj strioj. Ankaŭ ili havas grizbrunan bruston ne tiom ampleksa kaj markita ol ĉe plenkreskuloj.

Tiu specio diferenciĝas el la Pintvosta kalidro pro ties brusta bildo, pli milda supraokula strio kaj pli griza krono.

Tiu specio konstruas neston surgrunde en truo herbokovrita, kie la ino demetas kvar ovojn. La masklo ludas ceremoniajn flugojn kaj pufigadon de ties brusto, kie estas pufebla sako dum reproduktado por allogi inojn; tiele maskloj povas seksumi kun kelkaj inoj kaj inverse. Post eloviĝo rapide formigras la maskloj por lasi manĝaĵon al inoj kiuj siavice faras same iome post eloviĝo por lasi manĝaĵon al idoj.

Tiuj birdoj manĝas en herbejoj, lagetoj aŭ kotejoj per rigardo kaj foje per tuŝoprobado. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.

"Koksa kalidro" ("Calidris" × paramelanotos) estas hibrido de tiu specio kaj la Rustokalidro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (Alan Vittery, 1997, The Birds of Sutherland)