Rustokalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rustokalidro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Calidris Calidris
Specio: Rustokalidro Calidris ferruginea
Pontoppidan 1763
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Calidris ferruginea

La Rustokalidro, EroliaCalidris ferruginea, estas eta vadbirdo. Temas pri nekutima specio kiu povas estis proksima al Himantopa kalidro. Datumaro DNA ne sufiĉas solvi ties rilaton (Thomas et al., 2004). Tiu pristuda temo koncernas la taksonomion, ĉar la Rustokalidro estas la origina specio de la proponita genro Erolia, kaj tiele pli malproksima rialto kun la etaj "kalidroj" malebligus la uzadon de Erolia por tiu lasta grupo.

La reprodukta medio de tiu specio estas tundro de arkta Siberio. La masklo flugas ceremonie dum pariĝado. Ili konstruas neston surplanke en tundro, kie la ino demetas 3–4 ovojn.

La Rustokalidro estas konstanta migranto kiu vintras ĉefe en Afriko, sed ankaŭ en suda kaj sudorienta Azio kaj en Aŭstralazio. Ĝi estas vagulo en Norda Ameriko. Ĝi estas tre socia kaj formas arojn kun aliaj kalidroj, ĉefe kun Bunta kalidro. Spite ties orienta rerpodukta teritorio, tiu specio estas regula trapasanto en okcidenta Eŭropo, probable pro ties sudokcidenta migrovojo.

La nombro de la loĝantaro de tiu specio (kaj de la Malgranda kalidro) dependas el la loĝantaro de lemingoj. Ĉar en jaroj kiam ne abundas lemingoj, predantaj specioj kiel Rabmevo kaj la Neĝostrigo, predas arktajn reproduktantajn vadbirdojn anstataŭe.

Tiuj birdoj manĝas en milda koto de marĉoj aŭ marbordoj, ĉefe per bekoplukado kaj rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn.

Tiuj birdoj estas etaj vadbirdoj nur iomete pli grandaj ol la Bunta kalidro 19,5–21 cm longaj, sed diferenciĝas el tiu pro havo de pli longa subenkurvita beko, pli longaj kolo kaj kruroj kaj blanka pugo. Reproduktanta plenkreskulo havas markitajn malhelgrizajn suprajn partojn kaj ruĝecajn subajn partojn kio nomigas la specion. Vintre tiu birdo estas helgriza supre kaj blanka sube kaj montras rimarkindan blankan superokulan strion. Junuloj havas grizbrunan dorson, blankan ventron kaj oranĝan bruston.

La Rustokalidro estas inter la specioj protektitaj de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

La Rustokalidro eventuale hibridiĝas kun la Pintovosta kalidro aŭ la Striokalidro, produktante la supozeblan "specion" nome "Kupera kalidro" ("Calidris" × cooperi) kaj "Koksa kalidro" ("Calidris" × paramelanotos), respektive.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]