Grizbrusta tinokoro
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Thinocorus orbignyianus | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizbrusta tinokoro (Thinocorus orbignyianus) estas specio de birdo de la familio de Tinokoredoj.
Ĝi troviĝas en okcidenta Arĝentino, sudokcidenta Bolivio kaj orienta Ĉilio en Andoj kaj en pli marbordaj areoj de Peruo. Ties natura medio estas mezvarma herbejo, subtropikaj aŭ tropikaj herbejoj de alta altitudo kaj marĉoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Grizbrusta tinokoro estas 19 ĝis 24 cm longa kaj pezas 96 ĝis 140 g. La masklo havas grizajn kapon, kolon kaj supran bruston, kaj blankan gorĝon kun nigra bordo. Ĝiaj supraj partoj estas cinamo-sablokoloraj en vermeteca ŝablono. La flugiloj montras blankajn striojn supre kaj sube dumfluge. La malsupraj brusto kaj ventro estas blankaj; mallarĝa nigra bendo apartigas ilin de la supra brusto. La kapo kaj brusto de la ino estas pale sablokoloraj kun fortaj malhelaj strioj. La du subspecioj estas esence similaj kvankam T. o. ingae havas pli mallongajn flugilojn kaj krurojn ol la nomiga.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fjeldså, J. kaj G. M. Kirwan (2020). Gray-breasted Seedsnipe (Thinocorus orbignyianus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 20an de Oktobro, 2021
- BirdLife International 2004. Thinocorus orbignyianus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 28a de Julio 2007.