Saltu al enhavo

Griza mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza mevo
Plenkreskulo en reprodukta plumaro, Norvegio
Plenkreskulo en reprodukta plumaro, Norvegio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: Griza mevo L. canus
Linnaeus, 1758
Larus canus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza mevo, Larus canus, estas mezgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de karadrioformaj.

Disvastiĝo kaj subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en nordoriento de Norda Ameriko, kaj nordaj Eŭropo kaj Azio. Estas birdo kiu migras suden vintre, ekzemple en Eŭropo ĝis la Mediteraneo, el Siberio ĝis suda Ĉinio kaj el Kanado ĝis Kalifornio.

La Griza mevo kunhavas tri populaciojn, foje konsiderataj apartaj specioj: Larus canus canus, la Griza mevo, de okcidenta Eŭrazio; L. c. kamschatschensis, la Griza mevo de Kamĉatko, de orienta Eŭrazio; kaj L. c. brachyrhynchus, la Mallongbeka mevo, kiu reproduktiĝas en Alasko kaj okcidenta Kanado, jam tute akceptita kiel aparta specio. La eŭropa raso foje venas kiel vizitanta al orienta marbordo de Kanado kaj kiel rara vagulo al nordorienta Usono.

Stare.
Dumfluge.

Ĝi estas 38 ĝis 44 cm longa kaj havas enverguron de 106 ĝis 125 cm kaj pezon de 300 ĝis 500 g; ĝi estas konsiderinde pli eta ol la Arĝentmevo. Ĝi estas nur iom pli eta ol la Ringobeka mevoDelavara mevo kaj tre simila, sed ties beko estas pli mallonga, mallarĝa kaj kun pli verdeca nuanco de flavo, krom la manko de marko dum la reprodukta sezono.

Plenkreskuloj de Griza mevo estas helgrizaj supre kaj blankaj sube. La kruroj estas verdecaj. Ili havas nigrajn pintoflugilojn kun larĝaj blankaj "speguloj", ĉefe ĉe amerikaj birdoj. Junuloj have skvamecajn nigrobrunajn suprajn partojn, nigrecan bekon, malhelajn krurojn, nigran vostan strion kaj simplan flugilbildon. Ili atingas plenkreskulecon post tri jaroj. Vintre eĉ plenkreskuloj havas grizajn strion ĉe la nuko.

Reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]
Ovo de Larus canus canus - MHNT

La Griza mevo reproduktiĝas kolonie (laŭ grandaj aroj) apud akvo aŭ marĉoj. Ili konstruas kovritan neston surgrunde aŭ sur arbo, ankaŭ sur konstruaĵoj aŭ fostoj. La ino demetas 3 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum malpli ol unu monato. Post eloviĝo ankaŭ ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, sed ĉefe la ino.

La voĉo estas akra rideca krio.

Kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus, tiuj estas ĉiomanĝantaj kaj povas ĉu manĝi kadavraĵojn ĉu ĉasi etajn predojn ĉu kleptoparaziti. Ĝi estas oportunema birdo, do, ili povas serĉi en urbaj rubejoj aŭ sekvi terkulturajn veturilojn en kamparaj internaj regionoj por preni vermojn aŭ etajn senvertebrulojn kiujn la veturiloj fortimigas.

Ili vivas ĝis 24 jarojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International. (2019). “Larus canus”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22694308A155576460. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694308A155576460.en. Alirita 13a de Aprilo 2021.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]