Anda galinago
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Gallinago andina Taczanowski, 1875 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Anda galinago, Gallinago andina, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.[1][2] Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Ĉilio, kaj Peruo.[3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La taksonomia historio de la amerikaj galinagoj de la genro Gallinago estas komplika. Kio estas nun la Anda galinago estis iam traktita kiel subspecio de la ordinara galinago (G. gallinago) kun tiuj kiuj estas nun la Sudamerika galinago, Gallinago paraguaiae kaj la Magelana galinago, Gallinago magellanica, poste kiel samspecifa kun tiuj kiuj estas nuna la Sudamerika galinago (G. paraguaiae) kaj la Anda galinago (G. andina), Poste la Anda galinago estis traktita kiel aparta specio kun la Sudamerika kaj la Magelana galinagoj kiel subspecioj. La Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society, la International Ornithological Committee (IOC), kaj la Clements taksonomio traktas ĉiujn el ili kiel apartaj specioj. Tamen la referencverko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) retenas la Magelanan kaj la Sudamerikan galinagojn kiel subspecioj de tio kion ili nomas Sudamerika galinago, kun la dunomo G. paraguaiae.[4][1][3][2]
La nuna (ekde 2022) Anda galinago havas du subspeciojn, nome la nomiga G. a. andina (Taczanowski, 1875) kaj G. a. innotata (Hellmayr, 1932).[4][1][3][2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Anda galinago estas 22,5 ĝis 25 cm longa kaj pezas 65 ĝis 105 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Iliaj supraj partoj havas kompleksan modelon de simple blankeca, sablokolora, ruĝeca, nigra kaj bruna koloroj. Blankaj malantaŭaj randoj en iliaj flugiloj montriĝas dumfluge. Iliaj brusto kaj flankoj estas sablokoloraj kun nigraj markoj kaj la cetero de iliaj malsupraj partoj estas blankaj. Ilia blanka vizaĝo havas brilan brunan strion traokulan.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de Anda galinago troviĝas en Andoj de Peruo, norda Ĉilio, Bolivio kaj nordokcidenta Argentino.[3][5] Nedokumentitaj vidregistroj en Ekvadoro igas la Sudamerikan Klasifikan Komitaton de la American Ornithological Society klasifiki ĝin kiel hipotezan en tiu lando.[6] Subspecio G. a. innotata troviĝas nur en la Antofagasta Regiono de norda Ĉilio.[3]
La Anda galinago vivas en la punaa preriozono de Andoj. Ĝi preferas malseketajn al malsekaj pejzaĝoj, kiel marĉaj riveroj, kusenaj plantmarĉoj, la kanaj randoj de lagetoj, lagoj kaj riveroj, kaj foje malfermaj kanmarĉoj. En alteco ĝi varias inter 3 000 kaj 4 600 m en Peruo; inter 2 000 kaj 5 000 m en Ĉilio; kaj inter 2 000 kaj 4 000 m en Argentino.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Sandpipers, snipes, Crab-plover, coursers (Aŭgusto 2022). Alirita 7a de Decembro, 2022 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 HBW and BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6b. Disponebla ĉe [1] Alirita la 5an de Decembro, 2022
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [2] Alitrita la 10an de Novembro, 2022
- ↑ 4,0 4,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 5,0 5,1 5,2 del Hoyo, J., N. Collar, kaj G. M. Kirwan (2020). Puna Snipe (Gallinago andina), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 8an de Decembro, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [5] Alirita la 24an de Julio, 2022
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 978-0-395-60237-9



