Ordinara galinago
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Gallinago gallinago Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ordinara galinago aŭ simple galinago (Gallinago gallinago) estas eta sed fortika vadbirdo de la familio Skolopedoj kaj ordo Ĥaradrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝia reprodukta medio estas marĉoj, tundro kaj malsekaj herbejoj en Kanado, norda Usono, Islando, Feroa insularo, norda Eŭropo - norde de Alpoj - kaj Rusio kun Siberio ĝis la oceano Pacifiko. Krome estas loĝejoj en nordokcidenta Iberio.
La nordamerika loĝantaro migras al suda Usono kaj norda Sud-Ameriko. Tiuj birdoj povas loĝi ĉe la pacifika marbordo de Usono. Eŭropaj birdoj travintras en suda Eŭropo, mezorienta Afriko kaj suda tropika Azio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Plenkreskuloj estas 23-28 cm longaj kun enverguro de 39-45 cm. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn kaj tre longan rektan malhelan bekon, pli malhelan ĉepinte. La korpo estas brunpunkta supre kaj hela sube. En tiu malhela dorso videblas klare du helaj strioj laŭlonge de la dorso kaj sube du aliaj pli mallongaj helaj strioj; ĉiuj estas iom flavecaj. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj estas mallarĝa hela strio ĉe la mezo de la krono. La flugiloj estas longaj kaj akrapintaj. La vosto estas iom ruĝeca kaj havas du nigrajn striojn. Maskloj estas iomete pli grandaj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj holarktisaj birdoj manĝas en milda koto per tuŝoprovado aŭ per bekoplukado per rigardo. Ili ĉefe manĝas insektojn kaj tervermojn kaj ankaŭ iom da planta materialo.
Maskloj ludas akrobatajn ceremoniojn kaj falflugojn dum kriado, kiu estas laŭtigita per la sono de la aero inter la vostoplumoj. La nordamerika loĝantaro estis malpliigita pro troa ĉasado fine de la 19a jarcento kaj pro perdo de teritorioj. Tamen tiu ĉi birdo restas sufiĉe ofta.
Tiu ĉi bone kamuflita birdo estas kutime timema kaj kaŝiĝas en herbaroj kaj junkejoj kiam fremduloj alproksimiĝas. Ili forflugas per serio da zigzagaj flugoj konfuzaj por eventualaj predantoj. Ĉasistoj de galinagoj bezonas esti sufiĉe lertaj por ĉasi tiujn birdojn kaj de la angla nomo de la birdo "snipe" kaj de la ĉasistoj -snipers- devenas militista vorto kaj angle kaj Esperante, nome "snajpero".
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
Ili nestumas en bone kaŝita loĝejo surtere; la nesto enhavas plantan materialon. Tie la ino demetas 3 aŭ 4 brunverdecajn ovojn, kiujn ŝi mem kovas dum malpli ol 3 semajnoj. Ambaŭ gepatroj zorgas kaj manĝigas la idojn dum kelkaj tagoj. Tiuj havas kamuflan plumaron kaj elnestiĝas tuje sed revenas nesten nokte.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]La amerika formo, G. g. delicata, estas iom post iom konsiderata kiel aparta specio, Vilsona galinago, G. delicata. Ĝi havas mallarĝan blankan randon en la flugiloj kaj ok parojn da vostaj plumoj anstataŭ sep.
La du aliaj subspecioj estas G. g. faeroensis en Islando, Feroa insularo, Ŝetlando kaj Orkadoj, kaj G. g. gallinago en la cetero de la Malnova Mondo. La lasta estas protektata de internacia traktato favore al la afrikeŭraziaj migrantaj birdoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2005). Gallinago gallinago. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a de Majo 2006.
- Bezener A. 2000. Birds of Ontario. Edmonton: Lone Pine publishing. p. 149
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vilsona galinago de John Audubon Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmoj de Galinago Arkivigite je 2007-06-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Interreta Birdo Kolekto
- Vilsona galinago - Gallinago gallinago Arkivigite je 2025-02-22 per la retarkivo Wayback Machine - Birdidentigejo Patuxent
- Informado kaj fotoj pri Vilsona galinago - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto
- Informado pri Vilsona galinago - Laboratorio Cornell pri Ornitologio


