Skolopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skolopo
Amerika skolopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Skolopoj Scolopax
Linnaeus, 1758
Specioj

(Por fosiliaj specioj, vidu tekston.)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La skolopoj estas grupo de sep nunaj tre similaj specioj de vadbirdoj de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizitaj de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro. Nur du specioj de skolopoj estas disvastigitaj tutmonde, la aliaj estas lokitaj en insuloj. La plej parencaj specioj estas la tipaj galinagoj de la genro Gallinago (Thomas et al., 2004).

Specioj[redakti | redakti fonton]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas arbaraj birdoj kiuj manĝas dumnokte aŭ vespere, serĉante senvertebrulojn en milda grundo per siaj longaj bekoj. Tiu kutimo kaj la kamufla plumaro malfaciligas ties vidateblojn kiam ili ripozas dumtage. Plej granda parto havas diferencigajn ceremoniojn plej ofte krepuske aŭ mateniĝe.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas birdoj de fortikaj korpoj kaj longaj bekoj. Ili havas tre flankajn okulojn kio permesas al ili preskaŭ 360° vidkapablon. Diferenciĝas de la tipaj galinagoj de la genro Gallinago pro la malhelaj strioj ĉekape ne tiom laŭlonge de la vizaĝo sed pli videble laŭlarĝe de flanko al flanko sur la krono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Multaj skolopoj ekstingiĝis antaŭ longe kaj estas konataj nur pro fosiliaj aŭ subfosiliaj ostoj. Pro ties parenca rilato kun galinagoj de la genro Gallinago, la skolopoj estas nova grupo de birdoj se oni konsideru, ke la ĥaradrioformaj estas malnova birdogrupo. Gallinago kaj Scolopax disiĝis eble ĉirkaŭ malfrua Mioceno.

  • "Scolopax baranensis" (fosilia, Frua Plioceno en Hungario) - nomen nudum
  • Scolopax carmesinae (fosilia, Frua/Meza Plioceno? en Menorko, Mediteraneo)
  • Scolopax hutchensi (fosilia, Malfrua Plioceno - Frua Pleistoceno de Florido, Usono)
  • Porto-Rika skolopo, Scolopax anthonyi (prahistoria)

Referencoj[redakti | redakti fonton]