Saltu al enhavo

Nigreca mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigreca mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Leucophaeus
Specio: Nigreca mevo Leucophaeus fuliginosus
Gould 1841
Leucophaeus fuliginosus
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigreca mevoLafa mevo (Leucophaeus fuliginosus) estas granda amerika mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Temas pri unu el la plej raraj mevoj en la mondo pro sia tutmonda populacio kiu vivas entute en la insuloj Galapagoj de Ekvadoro kaj oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 400 paroj aŭ 1 000 birdoj. Do estas minacata endemio.

Plenkreskulo
Stare.
Mevido.

Estas krome ankaŭ rara mevo laŭ plumaro, ĉar mankas kolora kontrasto inter helaj subaj partoj kaj grizaj supraj partoj de aliaj mevoj. Male plenkreskulo (post la tria jaro) havas nigrajn aŭ malhelgrizajn kapon, flugilojn (kun vere nigraj flugilpintoj), bekon (kontraste kun malhelruĝa buŝinterno) kaj krurojn kun malhelgrizaj brusto kaj ventro kaj nur helgriza aŭ preskaŭ blanka malantaŭa ventro. Ili havas ankaŭ blankajn okulajn eksterajn duonringojn ĉirkaŭ ruĝa mallarĝa okulringo. Nematuruloj estas ĝenerale malhelbrunaj.

La Nigreca mevo estas solecaj reproduktantoj sen specifa sezono (la tutan jaron). La ino demetas du olivkolorajn kaj bone kamuflitajn ovojn kovotajn dum malpli ol unu monato. Junuloj ekflugas post du monatoj kaj estas zorgataj de gepatroj mallonge. Ili defendas agreseme la reproduktan teritorion.

Ili estas ĉiomanĝantaj kiel plej granda parto de la mevoj, ĝenerale manĝas restaĵojn aŭ rabas el aliaj nestoj, sed ankaŭ predas fiŝojn, etajn krustulojn kaj idojn de igvanoj.

La Nigreca mevo estas konsiderata "vundebla" farede la IUCN Red List (Ruĝa Listo) ĉar ekzistas nur je etaj nombroj (ĉirkaŭ 1 000 birdoj aŭ 400 paroj) kaj kvankam la populacio estas stabila, ĝi riskas multnombrajn minacojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2018) “Larus fuliginosus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694452A132552501. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694452A132552501.en. Alirita 4a de Septembro 2024.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]