Grizkapa mevo
Reproduktulo de C. c. cirrocephalus, Rio Grande do Sul, Brazilo
Reproduktulo de C. c. poiocephalus, Lago Naivaŝa, Kenjo
| ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Grizkapa mevo (Chroicocephalus cirrocephalus) estas eta grizkapa mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu mevo reproduktiĝas en du malproksimaj teritorioj nome en Sudameriko kaj Afriko sude de Saharo. Pli precize en orientaj marbordaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo en Sudameriko kaj en Afriko denove en du malproksimaj teritorioj, nome la golfo de Gvineo kaj el Sudafriko ĝis Etiopio laŭ la tuta orientaj marbordaj landoj kaj Madagaskaro. Ĝi ne estas vera migranto sed ĝi estas pli disvastigata vintre. Tiu afrotropisa kaj neotropisa specio estis iam rara vaganto en Nordameriko kaj Hispanio.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu surloke abunda mevo reproduktiĝas en grandaj kolonioj en kanejoj aŭ marĉoj. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn en nesto ĉu surgrunda ĉu flosanta. Kiel plej granda parto de la mevoj, tiu specio estas tre sociema vintre, kaj dum manĝado kaj dum ripozado. Kvankam ĝi estas ĉefe marborda aŭ estuara birdo, ĝi ne estas pelaga (enmara) specio, kaj ĝi estas malofte vidata enmare malproksime de tero.
Aroj da centoj aŭ miloj de tiuj mevoj povas formiĝi kiam la manĝokondiĉoj taŭgas.
Temas pri bruema specio, ĉefe ĉe kolonioj. La voĉo estas raŭka “kaŭ-kaŭ-kaŭ” kvazaŭ korveca.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Grizkapa mevo estas iomete pli granda ol la Ridmevo kaj 41 ĝis 43 cm longa. Somera plenkreskulo havas helgrizan kapon (kaj blankajn nukon kaj kolon, kiuj estas limigitaj de la kapo per pli malhelgriza nuanca strieto), grizan supran korpon, pli malhela ol tiu de la Ridmevo, kaj malhelruĝajn bekon kaj krurojn. La nigraj pintoj de la flugiloj havas rimarkindajn blankajn "spegulojn". La supraj flugiloj estas malhelgrizaj kun nigraj pintoj. La grizo de la kapo perdiĝas vintre kontraŭ nur malhelaj strioj. La nuko, kolo, brusto, ventro kaj vosto estas blankaj. La okuloj estas helaj kun ruĝa okulringo.
Ambaŭ seksoj estas similaj. La sudamerika raso estas iomete pli granda kaj pli heldorsa ol la afrika subspecio. Tiu mevo atingas post du jarojn la plenkreskan plumaron. Unujaruloj havas nigran finan vostostrion kaj pli malhelajn zonojn en la flugiloj. Dumfluge la flugiloj aspektas pli larĝaj kaj senkoloraj ol tiuj de la Ridmevo.
Nuntempe, oni agnoskas du subspeciojn:[1]
-
C. c. cirrocephalus en nereprodukta plumaro, Mejía, Peruo
-
C. c. cirrocephalus dumfluge en reprodukta plumaro, Urugvajo
-
C. c. poiocephalus ĉe Cape Vidal, Sudafriko
-
C. c. poiocephalus en reprodukta plumaro, Bakau, Gambio
-
Aro de C. c. poiocephalus, Lago Elementaita, Kenjo
-
Ovoj de C. c. poiocephalus el Banc d'Arguin, Maŭritanio - MHNT
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IOC World Bird List (17a de Aŭgusto 2024). Alirita 14a de Januaro 2025 .
- BirdLife International (2004). Larus cirrocephalus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05a de Majo 2006.
- Seabirds de Harrison, ISBN 0-7470-1410-8
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||



