Moluka skolopo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Scolopax rochussenii Schlegel, 1866 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Moluka skolopo, Scolopax rochussenii, konata ankaŭ kiel Obia skolopo estas mezgranda vadbirdo -ĝis 40 cm longa- de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa, malhela kaj mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro nigre striita supre kaj flavoranĝa sube, ĉiomarkita de larĝaj flavecaj punktoj. Tiu specio estas la plej granda de la skolopoj, 25 % pli grandaj ol la Eŭrazia skolopo.
Temas pri endemio en Indonezio; la Moluka skolopo, Scolopax rochussenii, estas limigita al du etaj insuloj de Nordaj Molukoj. Ĝi estas konata nur el ok ekzempleroj, la plej malfrua kolektita en 1980. Nenion oni konas pri ties kutimoj.
Pro perdo de sia medio kaj limigo de ĝi tiu specio estas konsiderata kiel vundebla specio ĉe Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater, ISBN 0-7099-2034-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Informaro pri Specioj Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Ruĝa Listo IUCN
| ||||||||||||||||||


