Afrika nigra hematopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika nigra hematopo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Hematopedoj Haematopodidae
Genro: Haematopus
Specio: H. moquini
Haematopus moquini
(Bonaparte, 1856)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Afrika nigra hematopo, Haematopus moquini, estas granda vadbirdo de familio de Hematopedoj, kiu estas loĝanta reproduktanto en ŝtonaj marbordoj kaj insuloj de suda Afriko. Kvankam la specio estas loĝanta, ĉirkaŭ la duono de la junuloj de la okcidenta loĝantaro povas unufoje migri al malproksimaj junularejoj, dum la alia duono restas tute proksime de la bredejoj. En la orienta loĝantaro junuloj ne tiom malproksimiĝas kaj ne estas tie junularejoj. Tiu membro de familio de hematopedoj havas loĝantaron de iom malpli ol 5,000 plenkreskuloj.

Afrika nigra hematopo estas granda kaj bruema birdo de ordo de Ĥaradrioformaj, kun tute nigra plumaro, ruĝaj -iom rozkoloraj- kruroj kaj fortika ruĝa beko uzata por premi aŭ malfermi moluskojn kiel mitulojn, aŭ por serĉi tervermojn. La ruĝaj okuloj havas flavoranĝajn ringojn. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, sed junuloj estas iom pli brunaj ol plenkreskuloj kaj inoj povas havi bekojn iomete pli longajn kaj pintajn.

Afrika nigra hematopo estas nekonfuzebla dumfluge pro sia malhela plumaro. La voĉo estas diferenciga laŭta pepado simila al tiu de Eŭrazia hematopo, kiu povus aperi kiel vaganta migranto en suda Afriko, sed ties nigroblanka plumaro malebligas konfuzon.

Okazas ceremonioj antaŭ pariĝado per kiuj la ino kliniĝas por helpi la masklon veni sur ŝi; en tiu kliniĝo la vosto ne supreniras kaj tio estas diferencigo de aliaj specioj de Hematopedoj. La nesto estas nuda truo inter ŝtonetoj. La ino demetas el 2 ĝis 4 ovojn, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj. Ili povas ceremonii per falsa kovado for de la nesto kiam proksimiĝas danĝero al vera nesto kaj per atentigo per pli rapida pepado por malproksimigi fremdulojn for de junuloj kiel faras aliaj Hematopedoj.

La scienca nomo Haematopus moquini rememorigas la francan naturaliston Alfred Moquin-Tandon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]