Saltu al enhavo

Blankokula mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankokula mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata=
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Ichthyaetus
Specio: Blankokula mevo I. leucophthalmus
Temminck, 1825
Ichthyaetus leucophthalmus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankokula mevo (Ichthyaetus leucophthalmus) estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas Endemio en la Ruĝa maro. La plej proksima parenco estas la Hemfriĉa mevo. Ĝi estas unu el la plej raraj mevoj en la mondo kun loĝantaro de nur 4 000 ĝis 12 500 paroj. La specio estas klasita kiel Malplej Zorgiga de la IUCN; homa premo kaj poluado pro petrolo estas la plej danĝeraj minacoj.

La Blankokula mevo (Larus leucophthalmus) reproduktiĝas en ĉestrandaj rokinsuloj kaj sablaj plaĝoj en la Ruĝa maro el Julio ĝis Septembro, pli precize en Egiptio, Somalio, Jemeno, Sauda Arabio, Eritreo, Sudano kaj Ĝibutio. La cetero de la jaro ĝi moviĝas tra la Ruĝa maro, kaj kelkaj birdoj alvenas tra suda Arabio ĝis Omano kaj Somalio.

Blankokula mevo.
Blankokula mevo en la Ruĝa Maro.

Plenkreskuloj de Blankokula mevo (inter 35 kaj 40 cm longaj kun enverguro de 110 cm kaj pezo de 270 ĝis 400 g) havas nigran kapon dum reprodukta plumaro, kiu etendiĝas suben tra la gorĝo kaj la nuko; tamen en ambaŭ koloflankoj estas blanka kolumparto kiu griziĝas en la brusto kaj poste blankiĝas denove en la ventro. La dorso kaj kovrilplumoj estas malhelgrizaj. La cetero de la flugiloj estas nigra kun blanka malantaŭa bordo. Sube estas malhelaj kaj la vosto blanka. Plenkreskuloj nereproduktantaj estas similaj, sed la kapo havas blankajn lentugojn.

Junuloj de Blankokula mevo atingas plenkreskan plumaron post du aŭ tri jaroj. Junuloj havas tre diferencan plumaron: ĉokolado-bruna en kapo, kolo kaj brusto kaj bruna kun palaj makuloj en supraj partoj kaj subflugiloj kaj nigra vosto. La unuan vintron, la birdoj atingas pli grizan kapon, bruston kaj suprajn partojn; la duavintra plumaro estas pli proksima de plenkreskulo sed sen nigra kapo.

Diferenciga eco de la Blankokula mevo en ĉiu aĝo estas la longa maldika beko. Tiu estas nigra en junuloj, sed ĉe plenkreskuloj estas ruĝa kun nigra pinto. La kruroj estas flavaj – pli palaj ĉe junuloj kaj pli brilaj ĉe reproduktantaj plenkreskuloj. La okulo mem ne estas blanka, sed brunaj kun ruĝaj okulringoj; blankaj estas la du duonringoj tre rimarkindaj en ĉiu aĝo kaj de tie devenas la nomo.

Ili manĝas ĉefe fiŝojn, krustulojn, moluskojn kaj viscerojn en rubejoj aŭ havenoj.

Minacoj venas el ratoj enmetitaj en insuloj, petrola poluado kaj ovokolekto en Somalio, krom ĝenerala homa ĝenado kaj pli precize fare de turistoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Malling Olsen, Klaus kaj Hans Larsson (2004) Gulls of Europe, Asia and North America, ISBN 0-7136-7087-8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]