Malhela skolopo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Scolopax saturata Horsfield, 1821 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

La Malhela skolopo, Scolopax saturata, estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro. Ĝi estas pli malgranda ol la Eŭrazia skolopo kaj havas multe pli malhelan plumaron.
Tiu specio limiĝas en malsekaj montaraj arbaroj de Sumatro, Javo kaj Novgvineo. Ĝi nestumas en muskolito en hela subgrundo. Ĝi montras flugajn parigadajn ceremoniojn kiel la Eŭrazia skolopo, sed la krioj estas malsamaj. Ĝi povas esti sufiĉe maltimida.
La subspecio S. s. rosenbergii (Schlegel, 1871), troviĝas en Novgvineo kaj foje ricevas statuson de aparta specio, kiel Novgvinea skolopo.
Referenco
[redakti | redakti fonton]Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater, ISBN 0-7099-2034-2