Blankflugila mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankflugila mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Blankflugila mevo 'Larus glaucoides'
Bernhard Meyer 1822
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Larus glaucoides DrydenNY.jpg
Larus glaucoides DrydenNY
Larus glaucoides - MHNT

La Blankflugila mevoGronlanda mevo (Larus glaucoides) estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en arktaj regionoj de nordorienta Kanado kaj suda Gronlando, sed ne en Islando, kie estas vidata nur vinter, spite ties nomo en la angla lingvo. Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras en Norda Atlantiko tiom sude kiom ĉe la Britaj Insuloj kaj plej nordaj ŝtatoj de orienta Usono. Kelkaj birdoj povas vintri ĉe la Grandaj Lagoj. Estas pli rara en Eŭropo ol la simila, sed pli granda, Glacimevo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas inter granda kaj mezgranda mevo, 52 ĝis 60 cm longa, kun enverguro de 140 ĝis 150 cm kaj pezo de 750 ĝis 850 g, tre simila al la Glacimevo. Ĝi estas tre hela en ĉiu plumaro kaj havas nigron nek en flugiloj nek en vosto. Plenkreskuloj someraj estas helgrizaj supre kaj blankaj en la resto. La nomo de Blankflugila mevo ŝuldiĝas al la fakto de heleco kaj ke la flugilpintoj estas tre blankaj. Krome ili havas verdoflavan bekon -pli malgrandaj ol ĉe la Arĝentmevo- kun ruĝa makulo en pinto de suba makzelo. La kruroj estas rozkoloraj. Vintre havas brunstriitan kapon. Nematuruloj estas tre helgrizaj kaj ties beko estas pli malhela ol ĉe la Glacimevo kaj ne havas rozkoloron. Ĝi estas pli malgranda kaj maldikbeka ol la tre granda Glacimevo kaj eĉ iomete pli malgranda ol la Arĝentmevo kaj kun kapo pli ronda. La junuloj atingas plenkreskulan plumaron je la kvara jaro.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas "rideca" krio “klu-klu-klu” kiel tiu de la Arĝentmevo, sed pli akra. Tiu ĉi ne estas tre bruema mevo.

La Blankflugila mevo reproduktiĝas kolonie aŭ sole en marbordoj aŭ klifoj. La nesto estas kovrita kun herbo, musko aŭ algoj urgrunde aŭ en klifo. Plej ofte la ino demetas 2-3 helbrunajn ovojn.

Tiu specio estas ĉiomanĝanta kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj manĝas rubuĵojn aŭ predas taŭgajn etajn predojn, kiel fiŝoj, etaj ronĝuloj, ovoj aŭ birdidoj, maraj senvertebruloj, krustuloj, ktp. Tiuj birdoj manĝas ĉu naĝante ĉu piedirante ĉu dumfluge; estas specio ĉefe fiŝkaptista kaj povas mergiĝi. Tre ofte ili sekvas fiŝkaptistajn ŝipojn kaj estas unu el la plej predantaj mevoj, sed ankaŭ rabas la manĝaĵon de aliaj birdoj aŭ de havenoj aŭ lokoj kie oni purigas kaptitajn fiŝojn. Estas ĉirkaŭ 10,000 paroj en Gronlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]