Malnova urieto
Malnova urieto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malnova urieto, Blankkola urio aŭ Malnova urio, Synthliboramphus antiquus, estas eta marbirdo de la familio de aŭkedoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas ĉefe en la insuloj Aleŭtoj kaj aliaj insuloj de Alasko. La Malnova urieto migras vintre tiom suden kiom ĝis Kalifornio, kaj raraj birdoj iras internen en Usonon, alportitaj de aŭtunaj stormoj. La plej rimarkinda informo pri tiu ĉi migranto de relative mallongaj distancoj en Pacifiko estis birdo trovata ĉe Lundy, Devon printempe de 1990. Eĉ pli rimarkinde la sama birdo revenis al Britio venontajn printempojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Malnova urieto estas eta, nigra ĉe kapo, gorĝo kaj malantaŭa kolo, grizdorsa kaj havas blankajn subajn partojn. La flava eko estas mallonga kaj fortika. La vosto estas eta kaj ronda. Somera plenkreskulo havas blankan strion en la kapo ekde supra la okulo ĝis la nuko kaj same aliflanke; tiu strio foje ne estas klare difinita kaj aspektigas la specion kvazaŭ malnova aĵo kaj de tie la nomo en angla, Esperanto kaj aliaj lingvoj, krom la scienca nomo antiquus. Alia vidmaniero estas ke nigra strio iras de la okulo ĝis la subnuko kaj aliflanke same. Aliaj plumaraspektoj estas similaj, sed sen la kronaj strioj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj birdoj reproduktiĝas en kolonioj; la ino demetas unu aŭ du ovojn rekte inter arboradikoj aŭ en rokaj truoj. Tiuj etaj aŭkedoj estas noktaj birdoj en la reproduktejoj, tre verŝajne por malhelpi predadon, kaj pro la sama kialo la idoj ne estas manĝigataj ĉeneste, tute male ili estas alportataj enmaren paron da tagoj post eloviĝo. La gepatroj alvokas la idojn de interna maro kaj la idoj elnaĝas al ili pli kaj pli dum nokte.
La flugo de la Malnova urieto' estas forta kaj rekta, kaj per rapidaj flugilfrapoj pro ties mallongaj flugiloj. Tiuj birdoj manĝas kiel aliaj aŭkedoj per subnaĝado. Ili nutras sin ĉefe el fiŝoj kaj ankaŭ el kelkaj krustuloj kaj aliaj etaj senvertebruloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Synthliboramphus antiquus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11-a de majo 2006. Ne minacata
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-20-2
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6