Saltu al enhavo

Malgranda tinokoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda tinokoro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Tinokoredoj Thinocoridae
Genro: Thinocorus
Specio: Malgranda tinokoro T. rumicivorus
Eschscholtz, 1829
Thinocorus rumicivorus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda tinokoro (Thinocorus rumicivorus) estas specio de birdo de la familio de Tinokoredoj.

Ĝi troviĝas en areoj de Antarkto, suda duono de Arĝentino, sudokcidenta Bolivio, suda Brazilo, Ĉilio, suda Ekvadoro, marborda Peruo kaj insuloj Malvinoj, Suda Georgio kaj suda Sandviĉo kaj suda Urugvajo. La teritorio de la Malgranda tinokoro estas ĉirkaŭ 1 300 000 km2 granda. Ties natura medio estas mezvarma herbejo, subtropikaj aŭ tropikaj herbejoj de alta altitudo kaj paŝtejoj.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La genronomo devenas el la greka thin-, thinos- (θινος) 'sablo' aŭ 'dezerto' kaj latina 'corys' (el greka κορυδος) 'alaŭdo'.[1] La specia nomo devenas el la latina rumicis 'okzalo' kaj vorā 'manĝanto'.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Estas tri subspecioj de la Malgranda tinokoro:[3]

La Malgranda tinokoro estas, kiel ĝia nomo sugestas, la plej malgranda membro de la familio de Tinokoredoj.[4] Ili havas mallongajn vostojn kaj longajn pintajn flugilojn. Iliaj kruroj kaj piedfingroj estas tre verdetflavaj. La beko de la Malgranda tinokoro estas cindrokolora kaj konusforma kiel tiu de fringo aŭ pteroklo.[5][6] Plenkreskaj maskloj havas grizajn vizaĝon, kolon kaj bruston, kaj havas nigrajn liniojn en la centro de la gorĝo kiuj formas inversan "T" formon.[7] La okuloj estas de malhelgriza koloro.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Helm Dictionary of Scientific Bird-names (2010). Alirita 1a de Novembro 2022 .
  2. “Thinocorus.”(2016). Animalia: Etymology of Animal Names. Web. Disponebla ĉe [1]. Alirita la 11an de Aprilo 2016.
  3. Grebes, flamingos, buttonquail, plovers, painted-snipes, jacanas, plains-wanderer, seedsnipes. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 26a de Junio 2019 .
  4. Castro, F., J. Castro, A. R. Ferreira, M. A. Crozariol, kaj A. C. Lees (2012). "A first documented Brazilian record of Least Seedsnipe Thinocorus rumicivorus Eschscholtz, 1829 (Thinocoridae)." Revista Brasileira de Ornitologia 20:455–457.
  5. Ehlers, R., kaj M. L. Morton (1982). "Metabolic rate and evaporative water loss in the Least Seed-Snipe Thinocorus rumicivorus". Comparative Biochemistry and Physiology 73A:233–235.
  6. 6,0 6,1 Grant, C. H. (1911). "List of Birds collected in Argentina, Paraguay, Bolivia, and Southern Brazil, with Field‐notes." Ibis, 53(3), 459-478.
  7. Favero, M., & Silva, M. P. (1998). "First Record of the Least Seedsnipe Thinocorus rumicivorus in the Antarctic." Ornitologia Neotropical, 10, 107-109.