Amerika malgranda kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika malgranda kalidro
somera plumaro
somera plumaro
vintra plumaro
vintra plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidroj Calidris
Specio: C. minutilla
Calidris minutilla
Vieillot, 1819
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj

Erolia minutilla

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika malgranda kalidro, CalidrisErolia minutilla, estas la plej eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas norda Norda Ameriko, tio estas en Alasko kaj norda Kanado, en tundro aŭ en marĉoj.

Tiuj birdoj migras laŭ aroj al humidejoj de suda Usono -de Kalifornio al Florido-, Centrameriko -kun Karibo- kaj norda Suda Ameriko -de Brazilo al Peruo-. Ili estas tre raraj vaguloj en okcidenta Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Amerika malgranda kalidro estas la plej eta kalidro kun grando de 13’5, 14 aŭ 15 cm, enverguro de 26 ĝis 29 cm kaj pezo de 21 g. Tiu specio havas flavecajn krurojn kaj mallongan maldikan brilnigran bekon kiu estas iomete subenkurvita pinte. Bredantuloj estas ruĝecbrunaj kun malhelbrunaj strioj supre kaj blankaj subaj partoj. Ili havas helan supraokulan strion kaj malhelan kronon. Vintre ili estas grizaj supre. Junuloj havas brilan bildon supre kun ruĝeca koloro kaj blankaj strioj kiel duobla vo. Flankoj de pugo estas blankaj.

Tiu birdo malfacile diferenciĝas el aliaj similaj etaj vadbirdoj; ili estas tre similaj ĉefe al ties azia parencano, la Nana kalidro. Ĝi diferenciĝas el tiu specio pro ties pli fortika, mallongkola aspekto, pli mallongaj fingroj, iome pli palaj koloroj kaj pli forta flugilstrio mallarĝa kaj blanka.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili konstruas neston surplanke ĉe akvo. La ino demetas 4 ovojn en neprofunda truo kovrita de herbo kaj musko. Ambaŭ gepatroj kovas; la ino foriras antaŭ ke la idoj sendependiĝas kaj ofte eĉ antaŭ eloviĝo. La idoj manĝas ili mem kaj povas flugi du semajnojn post eloviĝo.

Tiuj birdoj manĝas kaŭrante ĉe kotejoj bekoplukante laŭ rigarda serĉado kaj foje laŭ beka esploro. Ili manĝas ĉefe etajn krustulojn, insektojn kaj helikojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Calidris minutilla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 Majo 2006. Datumbazero inkluzivas kialon de la specio estas malplej zorgiga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Suda Dakoto