Saltu al enhavo

Franklina mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Franklina mevo
En Kalgario, Alberto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Leucophaeus
Specio: Franklina mevo L. pipixcan
Wagler, 1831
Leucophaeus pipixcan
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Franklina mevo (Leucophaeus pipixcan) estas eta nigrakapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en sudaj centraj provincoj de Kanado kaj pli proksimaj ŝtatoj de nordokcidenta Usono, tio estas okcidente kaj nordokcidente la la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas birdo kiu migras laŭ grandegaj grupoj (la plej grandaj inter mevoj) tra centra Usono kaj Meksiko al Pacifiko kaj vintras en Karibo kaj ĉefe Peruo kaj Ĉilio. Kelkaj en norda Argentino.

Kvankam la Franklina mevo estas rara en marbordoj de Norda Ameriko, ĝi estas rara vaganto ĉe nordokcidenta Eŭropo, sudokcidenta Afriko, Aŭstralio kaj Japanio, kun ununura vidaĵo en Eilat, Izraelo en 2002 (Smith 2002).

Plenkreskulo.
Vintre.
Ovo de Leucophaeus pipixcan - MHNT.

Tiu specio estas facile identigebla; temas pri eta mevo 32 ĝis 38 cm longa kaj peza je 250 ĝis 300 g kun enverguro de 85 ĝis 95 cm. Maskloj kaj inoj estas similaj, sed ili ŝanĝas laŭsezone. Somera plenkreskulo estas blanka kun iom rozkoloreca brusto kaj la dorso kaj flugiloj estas pli malhelgrizaj ol tiuj de aliaj similgrandaj mevoj escepte la pli granda Amerika ridmevo. La flugiloj havas nigrajn pintojn kun blanka strio. La beko kaj kruroj estas malhelruĝaj. La nigro de la kapo (kun blankaj duonringoj) de la reproduktulo preskaŭ perdiĝas vintre kaj restas nur bruna malantaŭa makulo.

Junuloj estas similaj al plenkreskuloj sed havas malpli nigrajn kapojn, pli malhelajn bekon kaj krurojn kaj ne havas la blankan flugilstrion. Ili atingas plenkreskan plumaron la trian jaron.

La Franklina mevo reproduktiĝas en kolonioj (eĉ de 15 000 aŭ 20 000 birdoj) ĉe herbejaj lagoj. La neston oni konstruas surgrunde aŭ foje flosantan kaj ligitan al plantaro. La ino demetas 2 aŭ 3 verdecbrunajn ovojn kiuj estos kovataj dum ĉirkaŭ 3 semajnoj fare de ambaŭ gepatroj kiuj ankaŭ zorgas la idojn dum unu monato antaŭ eknaĝo kaj poste unu semajnon plua.

La Franklina mevo estas ĉiomanĝanta, kiel plej granda parto de la mevoj de la genroj Larus kaj Leucophaeus, kaj ili manĝas rubaĵojn aŭ predas taŭgajn etajn predojn, kiel insektojn kaj tervermojn (foje sekve de terkultura maŝinaro), fiŝojn vintre.

Ili vivas ĝis 9 jarojn.

Tiu specio ricevas la nomon el Arkto-esploristo Sir John Franklin, kiu estris ekspedicion en 1825 en kii oni kolektis la tipan specimenon.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]