Nigraflugila vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraflugila vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. melanopterus
Vanellus melanopterus
(Cretzschmar, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Charadrius melanopterus Cretzschmar, 1829
Hoplopterus melanopterus (Cretzschmar, 1829)
Stephanibyx melanopterus (Cretzschmar, 1829)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigraflugila vanelo (Vanellus melanopterus) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. Ĝi estas orientafrika specio kiu troviĝas ekde altaj teroj de Etiopio en la nordo ĝis centra Kenjo (raso V. m. melanopterus), kaj el mezaj ĝis marbordaj altaj teroj de orienta suda Afriko (raso V. m. minor). Pli precize en landoj kiel Etiopio, sudorienta Sudano, Kenjo, Ruando, norda Tanzanio kaj Sudafriko, kie la specio vintras en marborda orienta regiono por reveni poste al pli centra kaj seka regiono. Ili povas moviĝi surloke por trovi pli taŭgajn lokojn, ĉefe dumnokte. En tiuj flugantaj aroj ili ŝajnas pluvioj. For de migrado ili povas ariĝi en grupoj de ĝis 50 ekzempleroj, sed por migrado ili povas ariĝi eĉ ĝis 10.000.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili havas grizajn kapon, kolon kaj bruston -nigra ĉefine- antaŭ blanka ventro. Dorso estas bruna. Ili havas ĉu grandan ĉu malgrandan blankan fruntan makulon, iom simila al tiu de proksima parenco, nome Vanellus lugubris, sed diference montras kontrastan blankan strion dumfluge, markitan de nigraj partoj. La du specioj estas separitaj ankaŭ de siaj respektivaj mediaj preferoj, la Vanellus lugubris preferas pli malaltan kaj sekajn lokojn.

Kutimoj kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Nigraflugila vanelo kondutas iom kiel simila sed pli ofta Krona vanelo, Vanellus coronatus, kaj krome la du specioj foje koincidas en samaj aroj.

Ĝi estas specio propra de malaltaj kaj ne tro sekaj mezvarmaj herbejoj.

La ruĝa koloro plibriliĝas dum printempa reprodukta sezono, kiam la birdoj moviĝas al pli altaj teroj. Maskloj montras reciprokan agresemon tiutempe kaj starigas teritorion per alvokoj kaj flugilmontrado kio povas inkludi troajn flugilfrapojn. Preta ino sekvos la masklon per flugo kaj kopulacio okazos tuje. Pinto de monteto en brulita herbejo estas preferata loko por nestado.

La ovoj estas grandaj kaj mahelaj. Kovado komencas kiam la demetado de 3 ovoj estas finita. Gepatroj kunlaboras laŭ vicoj de ĉirkaŭ 90 minutoj. Oni aldonas materialon ĝis kiam ovoj estas duone enterigitaj. La idoj eloviĝas post unu monato kaj sendependiĝas post alia.

Manĝo kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La Nigraflugila vanelo ĉasas termitojn surplanke, kio iĝas granda parto de ties dieto. Ili manĝas ankaŭ skarabojn kaj formikojn, kaj en kaptiveco ili preferas vermojn. Manĝo-teritorioj de malpli ol unu hektaro estas defenditaj de etaj grupoj da tiuj birdoj. Novaj teritorioj estas pli agreseme defenditaj per voĉaj kaj montraj minacoj kaj ĝenoj eĉ flugaj. Grandaj grupoj tamen estas ne-teritoriaj kiam trovas grandajn herbejojn.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Homa agado influas la estontecon de la specio kaj positive kaj negative. La Nigroflugila vanelo ne estas endanĝerita specio kaj estas protektita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Vanellus melanopterus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  2. Birds of Africa south of the Sahara. 2003. Sinclair I., Ryan P.
  3. Ward, D. Black-winged Plover. En: The atlas of southern African birds. Vol. 1: Non-passerines.
  4. Waders of southern Africa. 1995. Hockey P.A.R., Douie C.
  5. Shorebirds: An identification guide. 1986. Marchant J., Prater T., Hayman P.
  6. Nests & Eggs of Southern African Birds. 2001. Tarboton W.