Dezertpluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezertpluvio
Dezertpluvio kun io en beko
Dezertpluvio kun io en beko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius
Charadrius leschenaultii
(Lesson, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Charadrius leschenaultii

La Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Ĝi reproduktiĝas en mezdezertoj kaj akvobordoj -ĉu sablaj ĉu ŝtonetaj- de lagoj kaj riveroj de Turkio kaj pli orienten tra centra Azio ĝis Mongolio, Irano, Saŭdarabio kaj la Ruĝa Maro. Ili faras neston en nuda planka truo. Tiu specio estas tute migranta kaj vintras en sablaj strandoj de orienta Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio. Ĝi estas rara vaganta specio en okcidenta Eŭropo, kie aperas eĉ ĝis Britio kaj Francio.

Tiu fortika pluvio estas longkrura kaj fajnbeka. Ĉiuj havas grizajn dorson, kronon, okulmaskon kaj kolflankojn kaj blankajn subajn partojn. Bredantaj maskloj havas avelkolorajn bruston, fronton kaj nukon; kaj nigran grandan okulmaskon, ĉefe suben kaj malantaŭen. La ino estas pli senkolora kaj vintruloj kaj junuloj malhavas avelkoloron. Kruroj estas flavverdaj kaj la beko nigra.

Ĉiukaze ili estas tre similaj al Malgranda dezertpluvioMongola pluvio, Charadrius mongolus. Apartigi ambaŭ speciojn povus ebli en miksitaj aroj de strandoj en Barato, kie diferenco laŭ grando aŭ strukturo estas facile rimarkebla. Pli malfacile estus diferencigi ilin en okcidenta Eŭropo, kie ambaŭ specioj estas tre raraj kaj ne koincidas. Ankaŭ problema estus diferencigi la subspecion de Dezertpluvio propra de Mezoriento kiu estas tre simila al la specio Malgranda dezertpluvioMongola pluvio, Charadrius mongolus.

Ili manĝas ĉefe insektojn, krustulojn kaj anelidajn vermojn, kiuj estas kaptataj per tekniko de kurado kaj halto, pli ol la tekniko de bekoplukado propra de aliaj vadbirdoj.

La dumfluga alvoko estas milda fajfo.

La scienca nomo rememorigas la francan botanikiston Jean Baptiste Leschenault de la Tour.

La Dezertpluvio estas unu el la specioj protektataj de internaciaj traktatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2

  1. BirdLife International (2004). Charadrius leschenaultii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 5 Majo 2006. Datenbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga