Armenia mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Armenia mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Armenia mevo 'Larus armenicus'
Buturlin 1934
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Armenia mevo (Larus armenicus) estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Ĝi troviĝas en Kaŭkazo kaj Meza Oriento. Ĝi estis antaŭe klasita kiel subspecio de la Arĝentmevo sed ĝi estas nune ĝenerale konsiderata kiel aparta specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Una ilustración de gaviotas armenias en un sello postal de Armenia

Armenia mevo (60 cm longa, 1000 g peza, kun enverguro de 140 cm) estas simila al la Flavkrura mevo sed ili estas iomete pli malgrandaj kaj kaposveltaj kun iomete pli malhelgriza dorso kaj malhelaj okuloj. La nigra zono de la flugilpintoj estas pli ampleksa kun pli etaj blankaj punktoj. La beko estas mallonga kun diferenciga nigra ringo antaŭpinta kaj eĉ ruĝa makulo. Unujaruloj estas ĉefe brunaj. Ili havas blankecajn pugojn, palajn flugilplumojn kaj mallarĝan tre difinitan nigran strion ĉevoste.

Kutimoj kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La Armenia mevo nestas ĉe montaraj lagoj en Georgio, Armenio, orienta Turkio (ĉirkaŭ 2,000 reproduktaj paroj) kaj nordokcidenta Irano. La plej grandaj kolonioj estas ĉe la lagoj Sevano kaj Arpiliĉo en Armenio. Ĝi estas mezmigranta kun multaj birdoj loĝantaj kaj aliaj vintrantaj en marbordoj de Turkio, Libano kaj Izraelo. Pli etaj grupoj atingas Kipron, Egiption, kaj la marbordojn de la Ruĝa Maro kaj la Persa Golfo. Tutmonda loĝantaro ĉirkaŭas 75,000 birdojn.

La nesto estas plantamaso konstruita sur grundo en insulo aŭ lagobordo en kanejoj, strandoj aŭ terkulturejoj. La ino demetas la 3 ovojn, ĉefe en malfrua aprilo. La reproduktaj kolonioj estas tre densaj kun nestoj tre apudaj kaj teritoriaj konfliktoj.

Oni nie scias multe pri manĝado, sed ĉefe ili nutras sin per fiŝoj, senvertebruloj kaj restaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Larus armenicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 7 September 2006.
  • Alan Harris, Hadoram Shirihai & David Christie (1996) The Macmillan Birder's Guide to European and Middle Eastern Birds, Macmillan, London.
  • D.W. Snow & C.M. Perrins (1998) The Birds of the Western Palearctic, Concise Edition (Vol. 1), Oxford University Press, Oxford.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]