Blugriza mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blugriza mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Blugriza mevo 'Larus glaucescens'
Johann Friedrich Naumann 1840
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blugriza mevoHelgriza mevo, Larus glaucescens, estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo kaj specio[redakti | redakti fonton]

Tiu blankakapa mevo reproduktiĝas en norda Pacifiko el la Aleŭtoj al la okcidenta kaj suda marbordoj de Alasko, la tutan okcidentan marbordon de Kanado kaj la nordokcidenta usona ŝtato de Vaŝingtono. For de la reprodukta sezono la specio povas troviĝi en la orienta marbordo de Siberio, la tuta okcidenta marbordo de Usono kaj ĉefe en Kalifornio kaj Meksiko.

Ĝi estas proksima parenco de la Okcidenta mevo kaj ofte hibridiĝas kun ĝi, kio kaŭzas identigajn problemojn ĉefe en la zono de Puget Sound; simile okazas kun la Arĝentmevo kaj la Glacimevo. La specio apenaŭ malproksimiĝas de sala akvo en golfetoj, estuaroj, insuloj, strandoj, kotejoj aŭ proksime de marbordo, ankaŭ ĉe kajoj aŭ ŝipoj, ankaŭ laŭ riveroj, sed ne malproksime de marbordo. Maloftege estas rara vaganto al okcidenta regiono Palearktisa kun nur kelkaj vidaĵoj en Maroko, la insuloj Kanarioj kaj pli malfrue eĉ en Britio vintre de 2006/2007. Same en orientaj insuloj de Havajo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda birdo, 61 ĝis 69 cm longa (maskloj estas iom pli grandaj ol inoj) kun blankaj kapo, kolo, brusto, ventro kaj vosto kaj perlogrizaj (helgrizaj) flugiloj kaj dorso. La flugilpintoj estas blankaj. La kruroj estas rozkoloraj kaj la tre hokoforma beko estas flava kun ruĝa antaŭfina makuleto en suba makzelo. Vintre la kapo kaj nuko aperas iom malhelaj kaj ankaŭ la antaŭfina bekomakuleto malheliĝas. Junuloj estas brunaj aŭ grizaj kun nigraj bekoj, kaj atingas plenkreskulan plumaron post kvar jaroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Blugriza mevo nestas somere en rokaj klifoj en kolonioj de marbirdoj (la sama ĉiujare), kaj ĉiu paro produktas du aŭ tri idojn kiuj sendependiĝas je sia sesa semajno. La nesto estas kovrita de sekaj plantoj, algoj, fiŝostoj, plumoj, ktp. La ino demetas 2 aŭ 3 brunpunktitajn flavecajn ovojn. Kovado daŭras preskaŭ unu monaton. Dum la reprodukta sezono okazas kvereloj ĉefe inter maskloj, ĉar temas pri teritoria specio.

Post tio ĝi estas socia birdo kiu kuniĝas eĉ kun aliaj mevospecioj.

Ĝi estas ĉiomanĝanta kaj plej ofte manĝas marborde, rubopurigante mortintaj aŭ feblajn kalmarojn, fiŝojn, mitulojn -kiujn faligas kontraŭ rokojn-, lepadojn kaj similajn marbestetojn kaj ofte plukas algojn, homan rubaĵon aŭ rabas aliajn marbirdojn.

La voĉo estas laŭta "kak-kak-kak".

La Blugriza mevo oni supozas, ke vivas ĝis ĉirkaŭ 15 jarojn. Oni konis elstaran ekzempleron kiu havis nur unu kruron kaj vivis ĝis 30 jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]