Aŭstralia trielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia trielo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Burhinus Burhinus
Specio: Aŭstralia trielo Burhinus grallarius
Latham 1802
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭstralia trielo (Burhinus grallarius) estas aŭstralia birdo kiu reprezentas en nordo kaj oriento de tiu kontinento la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj. Ĝi estas endemismo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi ŝajnas vadbirdo rilatanta hematopojn, avocetojn kaj pluviojn, ĝi estas sekeja predanto kaj surtera karnovorulo.

Tiu specio estas alta, maldika. Ili estas mezgrandaj birdoj -ĉirkaŭ 55 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 450 g- kun fortikaj kapoj kaj nigraj etaj bekoj, larĝaj flavaj okuloj kaj kamufla bruna plumaro. Diferenco kun aliaj trieloj estas, ke la plumaro estas pli griza dorse, iom ruĝbruna ĉebruste. Kiel en aliaj trieloj la flava okulo estas en la centro de de hela cirklo, kiu en tiu ĉi specio okupas la tutan vizaĝon fendita de malhela larĝa strio kiu komencas subokule kaj subigas la kolon. Dumfluge en flugiloj estas videblaj nigraj pintoj. La kruroj estas dikaj, longaj kaj grizhelaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kiel plej granda parto de trieloj, tiu ĉi estas ĉefe nokta kaj specialiĝas en ĉasado de etaj herbejaj bestoj: ranoj, araneoj, insektoj, moluskoj, krustuloj, serpentoj, lacertoj kaj etaj mamuloj estas plukitaj el grundo aŭ putra ligno; ankaŭ semoj aŭ tuberoj, ĉefe en sekaj jaroj. Birdoj kutime manĝas solece aŭ laŭ paroj en ampleksa teritorio, ĉefe en lunbrilaj noktoj.

Dumtage tiuj aŭstraliaj trieloj kutime restas senagaj, kaŝitaj inter alta herbaro aŭ malalta arbustaro kaj fidante je sia kamufla plumaro kontraŭ siaj nuraj naturaj predantoj: rabobirdoj. Kiam ili estas ĝenataj, ili ŝtoniĝas senmovaj, ofte laŭ strangaj korposintenoj. Kontraŭ pervidaj predantoj kiel rabobirdoj (kaj homoj), tio funkcias bone, sed ĝi malfunkcias kontraŭ aliaj bestoj kiuj ĉasas perflare, nome vulpoj kaj katoj.

Spite ties ŝajna pigreco kaj ŝtoniĝokutimo, tiu specio povas rapide kuri kaj kvankam ili ne kutimas flugi dumtage, ili ne estas mallertaj flugantoj, ĉar ties flugmaniero estas rapida kaj akurata per longaj kaj mallarĝaj flugiloj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Unue okazas rimarkindaj ceremonioj. Ili paradas per koloj, vostoj kaj flugiloj streĉitaj. La ino demetas 1 ĝis 3 ovojn en surgrunda truo kaj ambaŭ gepatroj kovas dum monato kaj duono kaj zorgas la idojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu aŭstralazia birdo restas sufiĉe komuna norde de Aŭstralio kaj iome oriente kaj malpli okcidente -malmultege centre-, sed rariĝis en pli fruktodona sudo, nome ViktorioNovsudkimrio kaj estas klasita de tiu ŝtato kiel minacata. Multaj spertuloj opinias, ke predo farita de vulpoj estas plej grava faktoro por ties malpliiĝo, kvankam estas zonoj kie kaj vulpoj kaj trieloj estas komunaj. Malpliigo de medio kaj parceligo ankaŭ endanĝerigis la specion en tiuj regionoj sudaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]