Glacimevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Glacimevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Glacimevo 'Larus hyperboreus'
Johann Ernst Gunnerus 1767
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Larus hyperboreus - MHNT

La Glacimevo (Larus hyperboreus) estas tre granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas en la arktaj regionoj kaj insuloj de la Norda Hemisfero, nome en Gronlando, Islando, nordaj Rusio kaj Siberio, kaj nordaj Alasko kaj Kanado. Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras el Norda Atlantiko kaj Norda Pacifiko suden al la atlantikaj marbordoj de Eŭropo ekzemple en Skandinavion tiom malproksime kiom ĝis la Britaj Insuloj kaj ĝis la plej norda ŝtatoj de Usono kaj al la regiono de la Grandaj Lagoj. Kelkaj birdoj atingas foje sudan Usonon kaj nordan Meksikon en Ameriko aŭ nordokcidentan Hispanion en Eŭropo. Dum reproduktado preferas rokajn marbordojn kaj vintre lagojn, estuarojn, strandojn, havenojn kaj rubejojn. La entuta loĝantaro estas ĉirkaŭ 100,000 paroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas granda kaj pova mevo 62 ĝis 68 cm longa kun enverguro de 142 ĝis 162 cm kaj pezo de 1200 ĝis 2000 g . Ĝi estas tre hela en ĉiu plumaro, kiu havas nigron nek en flugiloj nek en vosto. Plenkreskuloj estas helgrizaj supre kaj blankaj ĉe kapo, kolo, brusto, ventro kaj vosto. La flugiloj havas blankajn bordojn kaj pintojn, ne tre rimarkindajn pro manko de kontrasto kun tiom helaj supraj partoj. Estas flavaj la okuloj kaj la dika beko kun ruĝa makulo en pinto de suba makzelo -junuloj havas ankaŭ malhelan strion-. La kruroj estas rozkoloraj. Vintre ili havas brunecajn striojn ĉenuke. Nematuruloj estas tre helgrizaj kun rozkolora kaj nigra beko. Tiu specio estas pli granda kaj dikbeka ol la simila Blankflugila mevo, kaj tiom granda kiom la Nigramantela mevo. Ili atingas la plenkreskulan plumaron post kvar jaroj. La inoj estas iomete pli malgrandaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas "rideca” krio kiel tiu de Arĝentmevo.

Tiu specio reproduktiĝas kolonie aŭ sole en marbordoj kaj klifoj, kie konstruas kovritan neston sur grundo aŭ klifo. La ino demetas 2-4 helbrunajn ovojn kun malhelbrunaj makuloj.

La Glacimevo, Larus hyperboreus estas ĉiomanĝanta kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj manĝas rubuĵojn aŭ predas taŭgajn etajn predojn, kiel fiŝoj, etaj ronĝuloj, ovoj aŭ birdidoj, maraj senvertebruloj, krustuloj, ktp. Tiuj birdoj manĝas ĉu naĝante ĉu piedirante ĉu kaptante etajn birdojn dumfluge. Tre ofte ili sekvas fiŝkaptistajn ŝipojn kaj estas unu el la plej predantaj mevoj, sed ankaŭ rabas la menĝaĵon de aliaj birdoj.

Ili vivas ĝis 21 jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]