Vilsona galinago
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Gallinago delicata Ord, 1825 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura vivmedio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Vilsona galinago (Gallinago delicata) estas eta sed fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.[1] La genra nomo Gallinago estas novlatina vorto por skolopo aŭ galinago el Latina gallina, "koko" kaj la sufikso -ago, "simila". La specia nomo delicata estas latina por "delikata".[2]
Tiu specio estis konsiderata subspecio de la ordinara galinago (G. gallinago) ĝis 2003 kiam ĝi ricevis statuson de propra specio, kvankam ne ĉiuj fakuloj agnoskis tion tuje.[3] La Vilsona galinago diferenciĝas disde tiu laste menciita specio je tio, ke ĝi havas pli mallarĝan blankan bordon en la flugiloj, kaj ok paroj de vstoplumoj anstataŭ la tipaj sep de la ordinara galinago.[4] La ordinara nomo de la Vilsona galinago omaĝas la usonan ornitologon Alexander Wilson.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj estas 23–28 cm longaj kun enverguro de 39–45 cm. Pezo gamas inter 79–147 g.[5] Ili havas mallongajn verdec-grizajn krurojn kaj tre longan rektan bekon. La korpo estas makulecbruna supre kun palaj malsupraj partoj. Ili havas malhelan traokulan strion, kun helaj strioj kaj supre kaj malsupre. La flugiloj estas pintohavaj.
Reproduktado kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Ili reproduktiĝas en marĉoj, torfejoj, tundro kaj malsekaj herbejoj en Kanado kaj norda Usono kaj sur la Ĉukotka Duoninsulo, Rusio. Ili estas tutjaraj loĝantoj sur la usona Pacifika marbordo. La orienta populacio migras al suda Usono, Karibio, kaj al norda Sudameriko. Povas esti ke klimata ŝanĝo igas tiujn birdojn moviĝi al sia reproduktejo pli frue kaj foriri pli malfrue ol antaŭ 100 jaroj. En Ohio ekzemple, malfrua aprilo estis registrita kiel meza migrada dato en 1906, sed nun la plej granda parto de la loka loĝantaro ĉeestas sur la reproduktejoj tiam jam.[6][7]
Ili manĝas en mola koto, sondante aŭ kaptante manĝaĵon per vido kaj manĝante insektojn, lumbrikojn kaj plantmaterialon. Bone kamuflitaj, ili estas kutime timemaj kaj kaŝas sin proksime al grunda vegetaĵaro, timiĝantaj nur kiam proksime venas entrudulo. Ili forflugas per serio de aerzigzagoj por konfuzigi predantojn.
La masklo elfaras flugetadan montradon dum amindumado, flugante alte en cirkloj kaj poste farante malprofundajn plonĝojn por produkti karakterizan sonon tamburadan. Ili estis observitaj farante tion dum la tago kaj longe en la nokto. La tambureca sono similas al la voko de Funebra strigo.[1] Ili nestumas en bone kaŝita loko surgrunde.[1]
Populacio
[redakti | redakti fonton]La galinago de Wilson estis reduktita proksime de la fino de la 19-a jarcento pro ĉasado kaj habitatodetruo. Tamen, tiu birdo restas sufiĉe ofta kaj ne estas konsiderata minacata de la IUCN, kvankam lokaj populacioj estas sentemaj al grandskala drenado de malsekaj areoj.[1][6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Wilson's Snipe. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 26a de Marto 2023 .
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n132 132], 170. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Wilson's Snipe (Gallinago delicata) - BirdLife species factsheet
- ↑ Wilson's Snipe. Cornell Lab of Ornithology. “The Wilson's Snipe typically has 16 tail feathers, whereas the common snipe has 14.”.
- ↑ Wilson's Snipe Identification, All About Birds, Cornell Lab of Ornithology (angle). Alirita 2020-09-30 .
- ↑ 6,0 6,1 Henninger, W.F. (1906). "A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio" (PDF). Wilson Bulletin. 18 (2): 47–60.
- ↑ Ohio Ornithological Society (2004). Annotated Ohio state checklist Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine.
- Bezener A. 2000. Birds of Ontario. Edmonton: Lone Pine publishing. p. 149
Identigo
[redakti | redakti fonton]- Carey, Geoff and Urban Olsson (1995). Field identification of Common, Wilson's, Pintail and Swinhoe's Snipes. Birding World 8(5): 179–190.
- Leader, Paul (1999). Identification forum: Common Snipe and Wilson's Snipe Birding World 12(9): 371–4.
- Reid, Marin (2008). Identification of Wilson's and Common Snipe British Birds 101(4): 189–200.
Eŭropaj registroj
[redakti | redakti fonton]- Bland, Bryan (1998). The Wilson's Snipe on the Isles of Scilly. Birding World 11(10): 382–5.
- Bland, Bryan (1999). The Wilson's Snipe on the Isles of Scilly revisited. Birding Worl] 12(2): 56–61.
- Legrand, Vincent (2005). Identification of a Wilson's Snipe on Ouessant, Finistere. Birding World 18(11): 482–4.
- Lidster, James (2007). The Wilson's Snipe on the Isles of Scilly. Birding World 20(10):432-5.
- Millington, Richard (2008). The Wilson's Snipe on St Agnes, Isles of Scilly. Birding World 21(11): 467–9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Wilson's snipe species account – Cornell Lab of Ornithology
- Vilsona galinago de John Audubon Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmoj de Galinago Arkivigite je 2007-06-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Interreta Birdo Kolekto
- Vilsona galinago - Gallinago gallinago Arkivigite je 2025-02-22 per la retarkivo Wayback Machine - Birdidentigejo Patuxent
- Informado kaj fotoj pri Vilsona galinago - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto
- Informado pri Vilsona galinago - Laboratorio Cornell pri Ornitologio



