Saltu al enhavo

Karba urio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karba urio
Karba urio (Cepphus carbo) en reprodukta plumaro sur Jamskij Insulo en la Maro de Oĥock, Rusio, 2007.
Karba urio (Cepphus carbo) en reprodukta plumaro sur Jamskij Insulo en la Maro de Oĥock, Rusio, 2007.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Cepphus
Specio: Karba urio C. carbo
Pallas, 1811
Cepphus carbo
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karba urio, KarburioOkuluma urio, Cepphus carbo, estas marbirdo de la familio de aŭkedoj.

Temas pri mezgranda birdo 30–38 cm longaj kun enverguro de 49–58 cm kaj pezo de 320 ĝis 485 g. Plenkreskuloj havas tute nigrajn korpojn, maldika malhela beko kaj ruĝaj bekinterno, kruroj kaj piedoj. La plej rimarkinda eco de tiu ĉi specio estas blankaj larĝaj okulringoj iom striecaj malantaŭen, kiuj estas tre videblaj eĉ dumfluge. Vintre tiu ĉi specio multege ŝanĝiĝas ĉar la supraj partoj estas malhelgrizaj (ĉefe ĉe kapo (kie ankoraŭ videblas la okulringoj), malantaŭa kolo, dorso kaj vosto) kaj la subaj partoj estas blankaj, sed brunmakulhavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj junuloj aspektas iome kvazaŭ vintraj plenkreskuloj. Dumfluge videblas la nigra ronda vosto kaj iom elstare la fino de la ruĝegaj kruroj. Ne estas subspecioj.

Teritorio

[redakti | redakti fonton]

La Karba urio estas endemio de nordokcidenta Pacifiko; ties teritorio koincidas kun tiuj de la Kolomburio, Dikbeka urio kaj Longbeka urio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2018). “Cepphus carbo”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694867A132578646. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694867A132578646.en. Alirita 11a de Novembro 2021..