Marmora limozo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Limosa fedoa (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Marmora limozo, Limosa fedoa, estas granda (42-48 cm longa) vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas relative longkrura membro de la genro de limozoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj havas longajn blugrizajn krurojn kaj tre longan rozkoloran bekon iomete suprenkurban kaj malhelan ĉepinte. La longa kolo, brusto kaj ventro estas helbrunaj kun malhelaj strioj ĉe brusto kaj flankoj. La dorso estas punktomakuleca kaj malhela. Ili montras cinamokolorajn striojn en la flugiloj dumfluge.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ties reprodukta medio estas en nordaj herbejoj de okcidenta Kanado kaj nordocentra Usono proksime de marĉoj aŭ lagunetoj.
Aŭtune tiu specio migras poare al marbordoj kaj estuaroj de Kalifornio, Meksika Golfo, Meksiko kaj Suda Ameriko.
La populacio de tiu specio malpliiĝis pro ĉasado fine de la 19a jarcento. Kvankam ili repliiĝis iome post tiam, la loĝantaro malpliiĝis denove lastatempe ĉar ties kutima medio estas uzata por terkulturejoj. Fine de la 20-a jarcento oni supozis, ke estis ĉirkaŭ 170 000 ekzempleroj. Ili povas vivi ĝis 30 jaroj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado ĉe kotejoj, marĉoj aŭ strandoj. En malalta herbaro ili manĝoplukas insektojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj krustulojn, sed ili manĝas ankaŭ erojn da akva plantaro. Ĉio foje kun aliaj vadbirdoj.
Ili nestumas ekde maje kolonie surgrunde, kutime inter malalta herbaro. Antaŭe ili ariĝas kaj la maskloj flugetadas kiel ceremonio. La ino demetas 4 verdecajn ovojn kaj post pli ol 3 semajnoj de kovado la idoj eloviĝas; zorgado daŭras pliajn 3 semajnojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Manĝante ĉe Point Reyes National Seashore, Kalifornio.
-
Alterigante ĉe San Diego Kalifornio.
-
Flugante ĉe marŝaŭmo en Ocean Beach, San Francisco.
-
Dumfluge.
-
Limozaro.
-
Dormante ĉe Balboa Peninsula, Newport Beach, Kalifornio.
-
Bodega Bay, Kalifornio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informo pri Marmora limozo - Laboratorio Cornell pri Ornitologio
- Fotoj kaj informoj pri Marmora limozo - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakota