Maldikbeka kurlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maldikbeka kurlo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Numenius
Specio: N. tenuirostris
Numenius tenuirostris
Vieillot, 1817
Konserva statuso
CR[1]
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj  Verŝajne formortinta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La maldikbeka kurlomaldikbeka numenio, Numenius tenuirostris, estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio reproduktiĝas en tajgo de sudokcidenta Siberio aŭ centra Azio, kaj estas migranta birdo, kiuj vintras ĉe la orienta Mediteraneo, ĉefe en Balkanio, Turkio kaj Italio, pli malofte en okcidenta Mediteraneo, ĉefe en Maroko.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    La maldikbeka kurlo estas mezgranda kurlo, proksimume de sama grando – ĉirkaŭ 40 cm – kiel malgranda kurlo, sed pli simila al Granda kurlo laŭ plumaro. Ĝi estas ĉefe brungriza dorse kun pli hela pugo kaj suba parto. Kompare kun la granda kurlo ĝi estas pli blanka ĉe brusto, vosto kaj subflugiloj, kaj la beko estas pli mallonga, maldika kaj iomete pli rekta ĉebaze. La flankaj malhelaj makuletoj havas malsimilan formon, ĉar ili estas pli rondaj aŭ de formo kvazaŭ de invertita koro pli ol de sago. La kapo montras fajnajn striojn ne tiom kolormarkitajn kiel tiuj de malgranda kurlo.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    La voĉaj alvokoj estas pli mallongaj kaj malpli akraj ol tiuj de granda kurlo, sed per simila "kur-li". Ĝi uzas ankaŭ pli subitan "kju-i" por alarmo.

    Tiu specio manĝas per kribrado en milda koto de etaj senvertebruloj aŭ plukado de etaj kraboj kaj similaj predoj el la grundo aŭ akvosurfaco. Antaŭ migrado beroj estas grava parto de la manĝaĵo.

    La nesto estas nuda truo en tundro aŭ arkta stepo. La ino demetas 4 ovojn. Ili estis sufiĉe sociaj for de bredsezono, eĉ kun aliaj birdaj specioj.

    Nombrada malpliiĝo[redakti | redakti fonton]

    Post longa malpliigo, nuntempe estas specio tro rara, de malmultega kaj malpliiĝanta loĝantaro – ĉirkaŭ 50 birdoj – kaj nur 2 aŭ 3 vidoj en la lastaj jaroj. Pro tio la specio estas klasita kiel endanĝera specio, kaj probable la unua birdo en Eŭropo, kiu iĝos estingita en la lastaj 150 jaroj. Kialo de tiu malpliiĝo estas ĉefe troa ĉasado ĉe la Mediteraneo kaj perdo de medio ĉefe ankaŭ en la vintraj ejoj, ĉar en la siberiaj bredejoj restas sufiĉe da taŭgaj lokoj. Tamen iam eble estis pli multnombra eĉ ol la du parencaj samgenranoj, nome malgranda kurlo, Numenius phaeopus, kaj granda kurloeŭrazia kurlo, Numenius arquata.

    La lasta konita nesto troviĝis en 1924, ĉe Tara (57°N 74°O), en Omsko, Siberio. Ne multe oni scias pri la lasta nombrado de tiu specio kaj pri ĝiaj reproduktejoj, ĉar ties teritorio estas tro ampleksa. Sed oni ne vidas ilin ĉe iamaj vintrejoj en Maroko, lastatempe ĝis 1994 ĉe lageto Merja Zerga, sed oni vidis fine de la 20-a jarcento kelkajn ekzemplerojn en Italio kaj Grekio. Nuntempa polemiko okazas, ĉu vere la specio ankoraŭ ekzistas aŭ ne.

    Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. BirdLife International (2004). Numenius tenuirostris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 4 aprilo 2007. Datenbaza listero inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas kritike endanĝerita.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]