Nigrabeka mevo
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Chroicocephalus bulleri | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Nigrabeka mevo aŭ Nigrabeka tarapungo, Chroicocephalus bulleri, estas eta mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas endemio de Novzelando, ĉefe en la Suda Insulo. Ĝi reproduktiĝas en humidejoj, lagoj, insuloj aŭ riverbordoj. Ne nepre en marbordo; pli komuna en interno.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri malgranda mevo (37 cm longa, peza se masklo 300 g, se ino 250 g), helgriza ĉe dorso kaj flugiloj kaj blanka ĉe kapo, kolo, brusto kaj ventro. Ĝi havas nigrajn bekon, krurojn, piedojn kaj flugilpintojn. Junuloj estas pli brunaj; havas nigron ĉebeke nur pinte.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Reproduktado okazas kolonie, de kio rezultas denajbara premado ĉefe kiam la idoj eloviĝas ĝis kiam ili moviĝas al akvo. Partneroj ludas ceremonion rilate manĝado kaj manĝopropono ĉefe el masklo al ino aŭ el alvenanto al la kuŝanta partnero. La ino demetas plej ofte nur du ovojn en nesto malbone konstruita el planta materialo. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dumtage sed nur unu dumnokte. Post reproduktado (oktobro ĝis decembro) la specio moviĝas iome norden.
Ili estas ĉiomanĝanta, sed ĉefe insektojn. Vintre ili ĉeestas ĉu urbajn rubejojn ĉu terkulturejojn.
La specio estas protektita jure.
Eksteraj ligoj anglalingvaj
[redakti | redakti fonton]- Anglalingva ejo pri Nigrabeka mevo
- Anglalingva ejo pri Nigrabeka mevo
- Pri reproduktado Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2020). “Larus bulleri”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22694413A176994991. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22694413A176994991.en.
| ||||||||||||||||||



