Blankkrona vanelo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Vanellus albiceps (Gould, 1834) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankkrona vanelo (kio kongruas kun la latina scienca nomo Vanellus albiceps) estas mezgranda vadbirdo kiu spite ties ŝajnan aspekton estas vanelo anstataŭ pluvio. Ĝi estas loĝanta tra tropika Afriko, plej ofte proksime de grandaj riveroj.

Tiu vanelo estas nekonfuzebla. Iliaj flugiloj kaj vosto estas klarege dividitaj en blankaj kaj nigraj partoj. La dorso estas bruna kaj subaj partoj blankaj. La kapo estas specife rimarkebla, ĉefe griza, sed kun blankaj krono kaj gorĝo. La okulo, okulaj bridoj kaj kruroj estas brilflavaj. Inoj, maskloj kaj junuloj estas similaj laŭ plumaro.
Temas pri vadbirdo kiu reproduktiĝas en malferma sablejo aŭ ŝtonetejo ĉe riveroj. La ino demetas 2-3 ovojn en surgrunda trueto. Nesto kaj junuloj estas defenditaj brueme kaj agreseme kontraŭ ĉiuj fremduloj, eĉ kontraŭ hipopotamoj.
Ties manĝo estas ĉefe insektoj kaj aliaj etaj senvertebruloj. Tiu specio tre ofte manĝas laŭ etaj aroj kiam ne estas reprodukta sezono.
La Blankkrona vanelo estas unu el la specioj protektitaj en la regiono.
Referenco
[redakti | redakti fonton]Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
| ||||||||||||||||||


