Saŭndersa mevo
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Somera plumaro
![]() Vintra plumaro
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Saundersilarus saundersi | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Saŭndersa mevo, Saundersilarus saundersi, estas malgranda orientazia mevo. Ĝi estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La specio reproduktiĝas en marbordoj de orienta Ĉinio kaj Suda Koreio, kaj disiĝas el tie vintre al marbordoj, estuaroj kaj akvumitaj terkulturejoj de norda Vietnamio, suda Japanio, ambaŭ Koreioj kaj plej sudorienta Siberio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

Saŭndersa mevo estas malgranda mevo (de 29 ĝis 32 cm) kun blanka korpo, helgrizaj flugiloj (kun nigroblankaj pintoj) kaj nigra kapo kaj nuko (kun blankaj okulaj duonringoj) nur dum la reprodukta sezono. En vosto estas mallarĝa nigra strio. La kruroj kaj la mallonga beko estas nigraj. Nereproduktuloj havas makulgrizajn kapon kaj nukon.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio ne bone naĝas ĉar ili ne havas kompletan reton en piedoj. Ili manĝas en kotejoj aŭ marbordaj lagetoj superflugante krabojn kaj aliajn etajn marbestojn. Vintre ili manĝas ankaŭ fiŝojn kaj vermojn. Ili ankaŭ rabas manĝaĵojn manĝotajn de aliaj birdoj.
Ili reproduktiĝas kolonie en salakvaj marbordaj marĉoj. Nesto estas surgrunda. Paroj estas monogamaj kaj defendas agreseme la teritorion, kvankam estas maltimida kaj ĉasebla specio. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.
Populacio estas nur de ĉirkaŭ 5 000 birdoj, do estas minacata specio, kvankam en la unua duono de la 20a jarcento estis relative ofta. Danĝeroj estas ovokolektado, klimataj malfacilaĵoj kaj perdo de medio pro terkulturado kaj petrolproduktado.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anglalingva ejo pri Saŭndersa mevo[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2012). “Saundersilarus saundersi”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 2013-12-11..