Montriĝo (zoologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Multaj masklaj birdoj havas brilkoloran plumaron por memmontro. Tiu plumo estas de maskla Barata pavo Pavo cristatus.

MontriĝoMemmontro estas formo de animala konduto, ligata al survivado de la specio en varia vojo. Unu ekzemplo de memmontro uzata de kelkaj specioj povas troviĝi en la formo de pariĝado, dum la masklo kutima havas rimarkindan karakteron kiu elstaras pro koloro, formo aŭ grando, uzata por allogi inon. En aliaj instancoj, kelkaj specioj povas montri teritoriajn memmontrajn kondutojn, por pluhavi teritorion por manĝoĉasado por ties familio aŭ grupo. Tria formo estas montrata de turniraj specioj kies maskloj luktas por akiri 'rajton' reproduktiĝi.

Inter animaloj[redakti | redakti fonton]

Animaloj uzas memmontrajn kutimaron kaj markojn kiel signaloj al aliaj animaloj, kutime de la sama specio. Kvankam estas granda vario en la maniero memmontri ĉe animaloj, ili ofte funkcias kiel avertoj pri sano, forto aŭ toksieio de la posedanto. Ene de specio, estas tipe vidataj en konkurenco por partneroj. Tio povas esti per timigo de samseksaj rivaloj, aŭ allogo de inoj aŭ ambaŭ. Ekzemplo de logostila memmontrado estas la nesto kiun masklo de ptilonorinko konstruas por allogi inojn. Aliaj animaloj, kiaj violonkraboj, avertas pri la grando de grandega ungo por timigi siajn rivalojn. Kiel menciite, animaloj povas uzi ankaŭ memmontran kutimaron dum rekta konkurenco inter ili por alia resurso krom partneroj. Ĉe animaloj kiuj estas bone armigitaj de la naturo de ties ekologia niĉo, fizika lukto povas signifi morton por unu aŭ ĉiu el la implikitoj. Tiukaze, uzi memmontran kutimaron kiu permesas la animalon ĉirkaŭkalkuli la forton de la rivalo, povas spari la kostojn kaj riskojn lukti per nenecesa batalo. Ekzemploj de tiu kutimaro povas troviĝi en la mondo de skaraboj, birdoj, mamuloj kaj pliaj.

Inter homoj[redakti | redakti fonton]

Homoj tipe avertas pri sia taŭgeco kiel partnero akirante riĉon aŭ famon. Papuaj grandaj viroj prilaboras festojn por montri la etendon de sia influo kaj povo. La potlaĉoj de Nordorienta Pacifiko estis farataj por multe de la sama efiko.

Turniraj specioj[redakti | redakti fonton]