Saltu al enhavo

Reĝa Ludo de Ur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa ludo de Ur
arkeologia trovaĵo • tabulludo • vetkurludo • kubludo
Nombro de ludantoj 2
Daŭro de preparo neniu
Daŭro de ludo 30 minutoj.
Hazardo meza
Estiĝo 2400 a.K. - 2600 a.K.
Sumera ludo (Kubludo)
vdr
Skemo de la ludtabulo de la 3a jarmilo a.K.
Reguloj de la ludo de 177 a.K. - la plej malnova ludlibro en la mondo [1]

La Reĝa Ludo de Ur, konata ankaŭ kiel Ludo de la Dudek Kvadratoj, referencas al antikva ludo reprezentata per du ludotabuloj trovitaj en la reĝa tombejo de Ur en Irako fare de Leonard Woolley en la 1920-aj jaroj. La du tabuloj datas el la Unua Dynastio de Ur, antaŭ 2600 a.K., kaj tio faras la Reĝan Ludon de Ur unu el la plej antikvaj ekzemploj de tabulaj ludoj iam trovitaj, kvankam la tabuloj de Senet trovitaj en tomboj de Antikva Egipto antaŭas ĝin per tiom multe kiom ĝis 900 jaroj. La Ur-stila ludtabulo de la Dudek Kvadratoj estis konata ankaŭ en Egipto kiel Asseb, kaj estis trovita en la tombejo de la faraono Tutanĥamono ekzemple, inter aliaj lokoj. La malkovro de tabulo parte priskribanta la ludadon permesis ke la ludo estu ludata denove post ĉirkaŭ 2000 jaroj, kvankam la rekonstruoj de la reguloj detale iom diferencis amplekse.

Grafitia versio de la ludo el la palaco de Sargon la 2-a. (Nune en la Brita Muzeo en Londono).

Le antikvaj reguloj de la ludo estas nur parte klarigitaj per la eltrovo de la tabulo kun la priskriboj. Laŭ arkeologoj kaj fakuloj temis ĉiukaze pri padludo, ĉiu ludanto havis sep peonojn kaj la peonoj devis ekiri de unu ĉelo kaj trairi la tutan padon ĝis la eliro konfidante sin al la bonŝanco per kubĵetoj en formo de kvaredro... Peonarojn oni eltrovis kune kun la tabulo: sep blankajn peonojn kun kvin nigraj punktoj kaj sep nigrajn peonojn kun kvin blankaj punktoj. Ankaŭ estis du aroj de piramidformaj "kuboj". La unua ludanto kiu sukcesis elirigi ĉiujn siajn peonojn el la pado estis la venkanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Becker, A., "The Royal Game of Ur" in Finkel, eld., 2008 pp. 11–15.
  • Bell, R. C., Board and Table Games from Many Civilisations Revised edition, two volumes bound as one. New York, Dover Publications, 1979.
  • Botermans, Jack, et al., Le monde des Jeux, Paris, Cté Nlle des Editions du Chêne, 1987.
  • CHN [1] "Iran's Burnt City Throws up World’s Oldest Backgammon"], Iranian Cultural Heritage News Agency 4/12/2004 (sic: ambiguous date).
  • Finkel I., "La tablette des régles du jeu royal d'Ur", Jouer dans l'Antiquité, Catalogue de l'Exposition, Marseille, Musée d'Archéologie Méditerranéenne, 1991.
  • Finkel, I., Games: Discover and Play Five Famous Ancient Games, London, British Museum Press, 1995.
  • Finkel, I. L., "On the Rules for The Royal Game of Ur" in Finkel, ed., 2008 pp. 16–32.
  • Finkel, I. L. eld., Ancient Board Games in Perspective: Papers from the 1990 British Museum colloquium with additional contributions, London, British Museum Press, 2008.
  • Lhôte, J.-M., Histoire des jeux de société, Paris, Editions Flammarion, 1994.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]