Ripozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ripozanta knabino en naĝejo.

Ripozo, ŝatokupolibera tempo estas periodo de tempo uzata ekster laboro kaj baza hejma aktivado. Ĝi estas ankaŭ periodo de laŭvole disponebla tempo antaŭ aŭ post bezonaj agoj kiel manĝo kaj dormo, iro al laboro, laboro mem, edukado kaj plenumado de hejmtaskoj, mastrumado kaj ĉiutaga streso. La diferenco inter ripozo (plezuro) kaj bezona ago estas nuance aplikita, ekzemple foje homoj faras diversajn taskojn pro plezuro kaj pro longdaŭra utileco.[1]

Pri sperto konsiderinda kiel ŝatokupo, ĝi devas plenumi tri kondiĉojn:

1) Tiu sperto respondas al preciza mensostato.

2) Ĝi devas esti entreprenita laŭvole.

3) Ĝi devas esti interne motivita de si mem. (Neulinger, 1981)

Ne konfuzu liberan tempon kun libertempo, kiu signifas ĉiujaran ripozon de laboro dum kelkaj semajnoj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La konceptoj de ripozo, ŝatokupolibera tempo estas supozataj kiel eliritaj el viktoria Britio fine de la 19a jarcento, malfrue de la Industria Revolucio. Pli fruaj fabrikoj dungis laboristojn por plenumo de longaj laborperiodoj, ofte ĝis la dekokhoraj ĉiutage, kun nur liberaj dimanĉoj. Ĉirkaŭ la 1870aj jaroj, pli efikaj maŝinaroj kaj apero de sindikatoj kaŭzis malpliigon de laborhoroj por tago kaj permesis la industriistojn havigi al siaj laboristoj kromajn liberajn sabatojn.

Plibonigo de transportoj ĉe fervojoj permesis al urbaj laboristoj forveturi dum siaj libertempoj, en la unuaj tagoj de ferioj ĉefe al marbordaj turistaj ejoj en la 1870aj jaroj, modo, kiu disvolviĝos al industriaj landoj en Eŭropo kaj Nordameriko. Dum laboristoj uzis sian monon por libertempa agado, ekis la moderna industrio de plezuro en industriitaj landoj. Tiu viktoria koncepto - la semajnfino - antaŭvidis la komencon de la plezurtempo, kiel ĝi estas konata nuntempe.

Kompreneble al aliaj socihistoriaj realaĵoj, ekzemple inter indiĝenoj de Ameriko, AfrikoAŭstralio, la disigo inter bezona aŭ deviga agado (kiel laboro) kaj libertempa agado ne estas tiom klara kaj pro tio la apero de la koncepto de libera tempo estas diferenca. Alimaniere dirite ĉe kelkaj kulturoj ĉiu tempo estas libera.

Tipoj de ripozo[redakti | redakti fonton]

Ripozado en kafejo ĉe la Mediteraneo en Tel Aviv, Israelo.
  • Aktiva ripozo estas aktivaĵoj kiuj implicas uzadon de fizika aŭ mensa energio. Malaltaj fizikaj aktivaĵoj inkludas piediradon kaj jogon, kiu bezonigas malmulte da energio kaj bezonas malmulte da kontakto aŭ konkurenceco. Altaj fizikaj aktivaĵoj kiel piedboksadofutbalo konsumas multe da energio kaj estas tre konkurencemaj. Kelkaj aktivaj ŝatokupoj implicas malmulte da fizika aktiveco, sed postulas grandan mensan penon, kiel ŝakopentrado. Aktiva ripozo kaj plezuro ege koincidas.
  • Pasiva ripozo estas aktivaĵoj ĉe kiuj persono ne uzas grandan fizikan aŭ mensan energion, kiel iri al kinejo, rigardi televidon, aŭ hazardludo ĉe vetaŭtomatoj. Multaj ripozfakuloj malkonsilas tiujn tipojn de ripoza aktivado, ĉar ili ne havigas profitoj kiel tiuj de la aktivaj ŝatokupoj. Ekzemple, ludi en komunuma teatraĵo (aktiva ŝatokupo) povus konstrui kapablecojn de memestimo aŭ memfido ĉe persono. Tamen, pasiva ripozaktivaĵoj estas bonaj metodoj malstreĉi multajn homojn.

Ekzemploj de ŝatokupoj[redakti | redakti fonton]

Homoj kiuj laboras eksterhejme kaj pasigas multe da tempo sidante kaj farante sidajn oficejajn taskojn povas kromporti fizikan aktivadon al siaj vivoj per faro de sportoj dum sia libera tempo, kiel ludi pilkon, kampadi, promeni, aŭ fiŝkapti. Aliflanke, homoj kies laborpostenoj postulas multe da fizka aktivado povas preferi pasigi sian liberan tempon farante trankvilajn, malstreĉigantajn aktivaĵojn, kiel legi librojn aŭ gazetojn aŭ spekti televidon. Kelkaj homoj ĝuas kiel ŝatokupon kolekti poŝtmarkojn, poŝtkartojn, ladaĵojn, modelojn de aŭtoj aŭ ŝipoj, botelojn aŭ antikvaĵojn.

Liberan tempon oni organizas en multaj lernejoj kaj institucioj. Lernejoj preferas multajn eksterfakajn aktivaĵojn inkludante hobigrupojn, sportajn aktivaĵojn, ĥorojn. Aliaj institucioj kiel aziloj aŭ malsanulejoj preferas ankaŭ aktivaĵojn kiel kluboj aŭ kunsidoj por ludi.

Multe da homoj ŝatas sociigi kun geamikoj por vespermanĝo aŭ trinkado post labortago. Por multaj junuloj havi regulan fornokton por semajno estas normala parto de sia libera tempo, ĉu ili renkontas geamikojn por drinki en iu drinkejo, vespermanĝi en restoracio, spekti filmon, ludi videoludojn aŭ danci en noktodancejo.

Kelkaj homoj faras ripozajn aktivaĵojn, kiuj havas ankaŭ longdaŭran celon. En kelkaj kazoj homoj faras ripozajn aktivaĵojn, pri kiuj ili esperas, ke tiuj iĝu plentempa aktivaĵo (ekz., volontuloj, kiuj faras sansisteman helpon intence por eventuale fariĝi profesia flegisto aŭ kuracisto). Multaj homoj studas provizore en vesperaj universitatoj aŭ altlernejoj, kaj pro lernoŝato kaj por helpi siajn karierplanojn.

Kulturaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

La tempokvanto dediĉita al ripozo varias de socia al najbara, kvankam antropologoj opinias, ke Ĉasistoj-kolektistoj kutimas ripozi multe pli longe ol homoj de pli kompleksaj socioj. Kiel rezulto, triboj kiel Ŝoŝonoj de la Granda Baseno aspektis tute mallaboremaj al la unuaj eŭropaj koloniistoj.[3]

Kapitalistaj socioj ofte pririgardas aktivajn ripozaktivaĵojn pozitive, ĉar aktivaj ripozaktivaĵoj postulas la akiron de ilaro aŭ servoj, kio enkuraĝigas ekonomion. Kapitalistaj socioj ofte samopinias pri atribui pli gravan statuson al membroj, kiuj havas pli da riĉaĵoj.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ripozo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  • Citaĵo
     Laboro finita, ripozo merita. 
  • Citaĵo
     Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas. 
  • Citaĵo
      Post nokta ripozo helpas la muzo.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goodin, u Robert E.; Rice, James Mahmud; Bittman, Michael; & Saunders, Peter. (2005). "The time- c pressure illusion: Discretionary time vs. free time". Social Indicators Research k 73 (1), 43–70. (PDF file)
  2. Henrik Seppik, La tuta Esperanto, §27[rompita ligilo]
  3. Farb, Peter. (1968) Man's Rise to Civilization As Shown by the Indians of North America from Primeval Times to the Coming of the Industrial State. New York City: E. P. Dutton, p. 28. Ŝablono:LCC. “Most people assume that the members of the Shoshone band worked ceaselessly in an unremitting search for sustenance. Such a dramatic picture might appear confirmed by an erroneous theory almost everyone recalls from schooldays: A high culture emerges only when the people have the leisure to build pyramids or to create art. The fact is that high civilization is hectic, and that primitive hunters and collectors of wild food, like the Shoshone, are among the most leisured people on earth.”.
  4. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-10.