Blokus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blokus, board game, board after a couple of moves.gif
Blokus, board game, board after a couple of moves.gif

Ludo>>tabulludo

Blokus

emblemo

tabulludo • tabulludo sur krado
Eldonisto Sekkoïa
vdr

Blokus estas abstrakta strategia tabulludo verkita de Bernard Tavitian. Eldonis Sekkoia (Parizo, Francio), kiu provizas regulojn en kvar lingvoj (la angla, nederlanda, franca, germana).

Resumo[redakti | redakti fonton]

Ludantoj metas siajn diversformajn klarajn plastajn pecojn sur la plastan tabulon laŭvice, klopodante surmeti kiel eble plej multajn pecojn. La interesa afero estas ke la pecoj de ludanto ne rajtas tuŝi flanke aliajn pecojn de la sama ludanto, kaj devas tuŝi angulon de alia peco de la sama ludanto.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Listo de partoj[redakti | redakti fonton]

La listo konsistas el la jenaj:

  • tabulo kun 400 kvadratoj
  • 84 pecoj el kvar malsamaj koloroj (po 21 peco por koloro)

Ĉiu el la 21 pecoj de unu koloro havas malsaman formon. Estas 1 peco kun nur unu kvadrato, 1 peco kun du kvadratoj, 2 pecoj kun tri kvadratoj, 5 pecoj kun kvar kvadratoj, kaj 12 pecoj kun kvin kvadratoj. Ĉi tiuj pecoj estas ĉiuj eblaj aranĝoj kunigi de 1 al 5 kvadratojn.

Celo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu ludanto devas sidigi kiel eble plej multajn el siaj 21 pecoj sur la tabulon.

Ludado[redakti | redakti fonton]

Ĉiu el la 4 ludantoj elektas koloron kaj ricevas aron da 21 pecoj. Laŭvice ludantoj metas pecon sur la tabulon. Elektu unuan ludanton laŭplaĉe. La unua ludata peco de ĉiu ludanto devas kovri kvadraton sur la apud ludanto angulo de la tabulo. Tiam la novaj pecoj devas tuŝi almenaŭ unu angulon de la sama koloro, sed nur ĉe la anguloj. Samkoloraj pecoj ne rajtas tuŝi ĉe flankoj. Estas neniuj malpermesoj pri tuŝado de malsamkoloraj pecoj. Post kiam oni metas pecon, oni ne rajtas movi la pecon dum posta vico.

Fino de la ludo[redakti | redakti fonton]

Kiam ludanto ne povas meti iujn el siaj nejamludataj pecoj sur la tabulon, tiu ludanto devas ĉesi ludi. La ludo finiĝas kiam ĉiuj ludantoj estas blokataj. Tiam ĉiu ludanto kalkulas la nombron de kvadratoj en siaj neludataj pecoj. (1 kvadrato = -1 poento.) Se ludanto havas neniujn pecojn (tio estas ĝi ludis ĉiujn siajn pecojn), tiu ludanto gajnas eksterajn +20 poentojn se la lasta ludita peco estis la plej malgrandan (unukvadratan) pecon, aŭ alie +15 poentojn. La gajnanto estas la ludanto kun la plej alta kalkulo.

Tempodaŭro[redakti | redakti fonton]

Ludoj kutime daŭras de 20 al 30 minutoj.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Variaĵo kun du teamoj de du ludantoj (sume kvar ludantoj)[redakti | redakti fonton]

La ludantoj en teamo sidas sur kontraŭaj flankoj de la tabulo, kaj la kvar ludantoj ludas laŭvice. Ekzemple Blua kaj Ruĝo estas teamo, kaj Flavo kaj Verdo estas alia teamo. Do Blua metas unue, tiam Flavo, tiam Ruĝo, tiam Verdo, tiam Bluo, ... Post ludfino, ambaŭ teamoj gajnas la sumon de la poentoj de la du membroj.

Variaĵo kun du ludantoj[redakti | redakti fonton]

Unu ludanto regas Bluon kaj Ruĝon, kaj la alia regas Flavon kaj Verdon. Tiam ludu kaj kalkulu poentojn simile al la teama variaĵo.

Variaĵo kun tri ludantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu ludanto regas unu koloron. La kvara koloro estas dividata, kaj ludata laŭvice de ĉiu ludanto. Ekzemple, se neniu elektis Verdon, do la ludordo estas Bluo, Flavo, Ruĝo, Verdo (de unua ludanto), Bluo, Flavo, Ruĝo, Verdo (de dua ludanto), ktp. Kalkulu poentojn kiel la normal ludo, kaj malagnosku la kvaran (dividitan) koloron.

Variaĵo por unu ludanto[redakti | redakti fonton]

Unuopaj ludantoj povas testi sian lertecon per la jenaj:

  • Ludu ĉiuj kvar ludantojn laŭ norma ludo kun la celo surmeti ĉiujn 84 pecojn sur la tabulon
  • Tiam reprovu kun cetera celo ke vi metu la kvar unukvadratajn pecojn laste
  • Sidigu la 20 kvarkvadratajn pecojn en 8x10 regionon, kun la kutima regulo ke peco devas tuŝi angule alian samkoloran pecon, sed ne flanke
  • Nun reprovu kun cetera celo ke samformaj pecoj ne tuŝu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝaro de Blokus Arkivigite je 2001-02-01 per la retarkivo Wayback Machine