Ricochet Robot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ricochet Robot

emblemo

abstrakta ludo • tabulludo
Eldonisto Hans im Glück
vdr

Ricochet Robot (Rikoŝej Robot) (Karambola Roboto) estas tabula ludo verkita de Alex Randolph por iu ajn kvanto de ludantoj. Ludantoj provas kiel eble plej rapide elpensi solvon por movi robotojn sur mapo por ke specifa roboto atingu specifan celan lokon, per malgranda nombro de movoj. Ĉar ĉiuj samtempe pripensas, iu ajn nombro rajtas ludi samtempe.

Enhavoj[redakti | redakti fonton]

Kompleto de Ricochet Robot enhavas:

  • 4 kvadrataj tabuloj
  • 1 tabula kunmetilo
  • 4 diverskoloraj robotoj
  • 4 kvadrataj kaheletoj kun la koloroj de la robotoj
  • 17 celdiskoj (po 4 por ĉiuj 4 robotoj, kaj unika "kosma vortico")
  • 1 unuminuta sablohorloĝo
  • 1 regularo

Komenco[redakti | redakti fonton]

Kunmetu la 4 tabulojn (estas 96 manieroj kombini ilin) per la tabula kunmetilo por krei la mapon.

Metu la robotojn hazarde sur lokoj kun la propraj kaheletoj sub ili.

Miksu la 17 celdiskojn kun la celflankoj malsupre.

Prenu unu celdiskon hazarde kaj metu ĝin kun la celflanko supre sur la centra tabula kunmetilo, por ke ĉiuj vidu ĝin.

Celo[redakti | redakti fonton]

Okazas 17 raŭndoj. En ĉiu raŭndo estas celdisko, kiu indikas koloron de roboto kaj celan lokon sur la mapo. Ludantoj volas trovi solvon por movi robotojn, por ke la cela roboto atingu la celan lokon. Tiu ludanto, kiu sukcesas trovi la plej mallongan solvon (laŭ nombro de movoj), gajnas la celdiskon. Je la fino, la ludanto kun la plej multaj celdiskoj gajnas la partion.

Robota movado[redakti | redakti fonton]

Robotoj ekiras laŭ iu el la kvar direktoj, horizontale kaj vertikale, sed havas neniujn bremsojn! Do ili daŭre iras ĝis ili haltos ĉar ili ne povos eniri sekvan lokon pro muro aŭ alia roboto. Tia daŭra irado estas unu movo: la longo de la vojo ne gravas. Tiam la sama aŭ alia roboto povas iri. Tiaj movoj okazas unu post la alia ĝis la cela roboto atingas la celan lokon.

Raŭnda ludado[redakti | redakti fonton]

Por komenci raŭndon, iu hazarde elektas celdiskon kaj metas ĝin sur la centran kunmetilon, por ke ĉiu povu vidi ĝin.

Tiam samtempe ĉiuj serĉas solvon por movi la celan roboton al ĝia cela loko (indikita de la celdisko). Ludantoj ne fizike movas la robotojn nun; ili nur mense serĉas solvon.

Ofte okazas ke bona solvo postulas movi ne nur la celan roboton sed ankaŭ aliajn robotojn, ekzemple por ne bloki vojon al celo, aŭ por krei oportunan barilo por helpi la celan roboton atingi la celon.

Se la celdisko estas la unika "kosma vortico" (kun ĉiuj koloroj), iu ajn roboto rajtas atingi la celan lokon.

Se estas unumova solvo, tio tro facilas, do elektu alian celdiskon.

Kiam ludanto trovas solvon, li rajtas voĉe diri la nombron de movoj kaj komenci la sablohorloĝon. Nun restas 1 minuto por ĉiuj diri aliajn proponojn. Ne estas propona ordo; iu ajn rajtas proponi nombron, kaj sama ludanto rajtas proponi denove, sed nur se lia nova propono estas malpli alta ol lia antaŭa propono: oni ne rajtas plialtigi la propran proponon. Aliaj ludantoj rajtas proponi pli altajn nombrojn ol la aktuala minimuma nombo.

Post kiam la sablohorloĝo elĉerpiĝos, la plej malalta proponinto montros la solvon per la robotoj sur la mapo. Li movas la robotojn, kalkulante voĉe la movoj unu post la alia. Se la solvo ja uzas la proponitan nombron (aŭ malpli) li kolektas la celdiskon sukcese. Sed se li fuŝas, removu la robotojn al iliaj komenclokoj (markitaj per la samkoloraj kaheletoj), kaj la ludanto kiu proponis la sekvan plej malaltan nombron rajtas provi. En la kazo de egalaj proponoj, tiu kiu havas malpli poentojn rajtas provi unue.

Post sukcesa solvo, la robotoj movitaj restas en siaj novaj lokoj; movu iliajn kahelojn al la novaj lokoj.

Se neniu sukcesas, neniu ricevas la celdiskon. Remetu la diskon al la aliaj kaj komencu novan raŭndon.

Fino[redakti | redakti fonton]

2-ludanta partio finiĝas kiam ludanto havas 8 diskojn.
3-ludanta partio finiĝas kiam ludanto havas 6 diskojn.
4-ludanta partio finiĝas kiam ludanto havas 5 diskojn.
Kun pli ol 4 ludantoj, simple daŭrigu ĝis ĉiuj diskoj estos uzitaj.

Ludantoj rajtas fini laŭ alia maniero per interkonsento.

Konsilo pri malfacilaj solvoj[redakti | redakti fonton]

Kutime ekzistas solvoj kun malpli ol 10 movoj, sed fojfoje solvoj postulas 20 aŭ pli. Se ludantoj ne povas trovi solvon post iom da tempo, per interkonsento ili rajtas remeti la celdiskon kaj provi alian novan.

Turnira variaĵo[redakti | redakti fonton]

Por pli serioza partio, en la kazo de egalaj proponoj, la ludanto kiu diris unue rajtas montri sian solvon unue (anstataŭ la ludanto kun malpli da poentoj, kio emas helpi la malfortajn ludantojn).

Ricochet Robots[redakti | redakti fonton]

Estas dua eldonaĵo kun la titolo Ricochet Robots (Karambolaj Robotoj), kiu aldonas nigran roboton kaj novajn barilojn sur unu flanko de ĉiu maptabulo.

La nigra roboto simple donas pli da ebloj por bloki vojojn, ktp. Krome ĝi validas por atingi la "kosman vorticon".

La novaj bariloj estas koloraj diagonalaj muroj en maplokoj. Samkolora roboto malangoskas ilin. Alikoloraj robotoj karambolas diagonale (kiel pilko kontraŭ diagonala muro) kaj daŭre iras ĝis ili finfine haltas pro muro aŭ alia roboto. (Do roboto povas en unu movo tuŝi kelkajn tiajn diagonalajn murojn.) Komencantoj eble preferus uzi malpli de tiaj bariloj por ne tro konfuziĝi dum unua ludado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]