Saltu al enhavo

Skrablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skrablo

emblemo

emblemo

bloketa ludo • sekvenca videoludo • letter game • vorta ludo • tabulludo sur krado • mensa sporto
Eldonisto Hasbro, Mattel
Eldondato 1938
vdr
ekzemplo kun grava literuma eraro

Skrablo (angle Scrabble) estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingendaj kiom eble plej multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj. En 121 landoj jam vendiĝis pli ol 100 milionoj da ekzempleroj de la ludo en 29 diversaj lingvoj (inkluzive de Esperanto).

Historio de la angla versio

[redakti | redakti fonton]

Alfred M. Butts, usona arkitekto, inventis Skrablon en 1948. Li volis krei ludon, kiu dependus duone de bonŝanco, kaj duone de kapablo de la ludanto. Originale, li inventis ludon Lexico, en kiu ludantoj kreas vortojn sen tabulo, kaj la nombron de la unuopaj literoj li derivis de la literfrekvencoj en la gazeto New York Times. Poste, la ludo ĝisevoluis al Criss-Crosswords, en kiu oni komencas ludi enmetante vorton en la supran-maldekstran angulon de la tabulo. Ankaŭ, tiam ĝi ankoraŭ ne enhavis specialajn tabulerojn por obligi poentarojn. Je la 16-a de decembro 1948, oni elektis la nomon Scrabble kiel nomon por la angla versio.

En 1953, la ludo disvastiĝis al Aŭstralio kaj Britio. La unua mondkonkurso okazis en Londono en 1991 (la dua poste en Novjorko en 1993). Hodiaŭ la rajtoj al la ludo apartenas al Hasbro en Usono, kaj al Mattel en Britio.

Esperanta versio

[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 2002 kaj 2018 ludeblis Skrablo en Esperanto per retejo starigita de Clayton Smith ĉe skrablo.ikso.net (programita en Ĝavo).

Kiel anstataŭaĵoj proponiĝas nun la ludoj Vortludo kaj 7literoj, kiuj ambaŭ ludeblas per saĝtelefonoj kaj la dua ankaŭ en komputila retumilo.

Litervaloroj

[redakti | redakti fonton]
Litero valoro nombro
A 1 8
B 4 2
C 4 1
Ĉ 4 2
D 2 3
E 1 8
F 3 2
G 3 2
Ĝ 3 2
H 8 1
Ĥ 10 1
I 1 8
J 2 3
Ĵ 10 1
K 2 4
L 1 4
M 2 4
N 1 6
O 1 8
P 2 3
R 1 6
S 1 6
Ŝ 4 1
T 1 4
U 1 4
Ŭ 8 1
V 3 2
Z 5 1
Ĵokero 2

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]