Punika lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punika lingvo
Mapo
dialekto • antikva lingvo
fenica lingvo
Skribo fenica alfabeto, novpunika alfabeto, latina alfabeto
Morto eble la 5-a aŭ 7-a jarcento k.e.
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Ŝemida lingvaro
Nordokcidenta ŝemida lingvaro
Kanaana lingvaro
Fenica lingvo
Punika lingvo
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xpu
  Glottolog puni1241
Angla nomo Punic
Franca nomo punique
vdr

La punika lingvo, aŭ kartaga lingvo,[1] estis variaĵo de la fenica lingvo, kanaana lingvo en la ŝemida familio. Ĝi estis parolata de la punika popolo en la kartaga imperio en Nord-Afriko kaj en pluraj mediteraneaj insuloj dum la grek-romia antikvo, de la 8-a jarcento a.k.e. ĝis la 5-a jarcento k.e..

La punikoj restis en daŭra kontakto kun la kanaana Fenicio ĝis la detruo de Kartago fare de la Romia Respubliko en 146 a.k.e.. Dum la punika estis parolata, ĝi multe ŝanĝiĝis sub la influo de la berberaj lingvoj. Unue ne estis multaj malsamaĵoj inter la fenica kaj punika, sed post kiam Kartago kaj Fenicio perdis kontakton, la punika iom post iom influiĝis malpli per Fenicio kaj pli per la berberaj lingvoj, parolataj ĉirkaŭ Kartago de la antikvaj Libianoj. La influo tamen estis ambaŭdirekta; hodiaŭ restas diversaj vortoj punikaj en la berberaj lingvoj, kiel la komuna berbera *almid, *yulmad, kiu signifas "lerni" kaj estas kognato de la hebrea vorto Talmud.

La termino novpunika estas uzata dusence: unue kiam temas pri la fenica alfabeto, alie kiam temas pri la lingvo mem. Ĉi tie, "la novpunika" temas pri la dialekto de la punika, parolata post la falo de Kartago kaj post la romia konkero de la antaŭaj punikaj teritorioj en 146 a.k.e.. La dialekto malsamis de la pli frua punika lingvo, kiel evidentas pro malsamaj literumoj kompare kun la pli frua punika, kaj pro la uzado de neŝemidaj nomoj, ĉefe el Libi-berbera origino. La diferenco okazis pro dialektaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis dum la punika disvastiĝis inter la nord-afrikaj popoloj.[2] Verkoj en la novpunika inkludas Lepcis Magna N 19 (92 k.e.).

Ĉirkaŭ la kvara jarcento k.e., la punika ankoraŭ estis parolata en Tunizio, partoj de Nord-Afriko, kaj la Mediteraneo. Ankaŭ la novpunika alfabato evoluiĝis el la punika lingvo. Ĉirkaŭ 400, la punika alfabeto estis uzata ĉefe por monumentaj surskriboj, anstataŭitaj de la kursiva novpunika alfabeto aliloke.[3] Ekzemplo de punikaj literaturaj verkoj inkludas tiujn de Magono, kiu disvastigis la influon de Kartago tiom per verkado kiom per batalado. Mago verkis 28 volumojn pri bredado.

La Romia Senato tiom ŝatis la verkojn, ke post sia konkero de Kartago, ili prezentis ilin al berberaj princoj, kiuj posedis bibliotekojn tie. La verko de Magono estis tradukita al la greka per Kasio Dionizio de Utiko. La latina versio verŝajne estis tradukita el la greka. Pluaj ekzemploj pri punikaj literaturaj verkoj inkludas la verkojn de Hanno la Navigisto, kiu skribis pri siaj renkontoj dum siaj marvojaĝoj ĉirkaŭ Afriko kaj la setlado de novaj kolonioj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adams, James Noel. Bilingualism and the Latin Language. ISBN 978-0-5217-3151-5.
  2. Jongeling, Karel; Robert M. Kerr. (2005) Late Punic Epigraphy: An Introduction to the Study of Neo-Punic and Latino-Punic Inscriptions. ISBN 978-3-1614-8728-6.
  3. Punic. Omniglot. Alirita 25-a de oktobro 2015.
  4. Rollin, Charles. Ancient Carthage. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2016-10-23.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Punic language en la angla Vikipedio.