Johano Romanides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Romanides
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1927 (1927-03-02)
en Pireo
Morto 1-an de novembro 2001 (2001-11-01) (74-jaraĝa)
en Ateno
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj moderna grekaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • ortodoksa sacerdoto • Byzantinist • historiisto vd
Laborkampo ortodoksisma teologio • bizancologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano ROMANIDES, John RomanidesJohanes Savvas Romanides (en greka: Ιωάννης Σάββας Ρωμανίδης; 2a de Marto 1927, Pireo – 1a de Novembro 2001, Ateno) estis pastro de la Ortodoksa Kristana Eklezio, aŭtoro kaj profesoro kiu havis gravan influon sur la postmilita grekortodoksa teologio.

Liaj gepatroj migris al Usono kiam li estis nur dumonata. Li kreskiĝis en Manhatano, gradiĝis el la Helena Kolegio, Brookline, Masaĉuseco. Post studi ĉe la Yale Divinity School, li doktoriĝis el la Universitato de Ateno.

El 1956 al 1965 li estis Profesoro de Dogmatika Teologio ĉe la Holy Cross Theological School en Brookline, Masaĉuseco. En 1968 li estis nomumita ĉefa profesoro de Dogmatika Teologio ĉe la Universitato de Tesaloniko, Grekio, posteno kiun li tenis ĝis sia retiriĝo en 1982.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kalaitzidis, Pantelis (2013), "The Image of the West in Contemporary Greek Theology", in Demacopoulos, George E.; Papanikolaou, Aristotle, Orthodox Constructions of the West, Oxford University Press
  • Louth, Andrew (2015), Modern Orthodox Thinkers: From the Philokalia to the Present, InterVarsity Press
  • Metropolitan Hierotheos Vlachos (2005), "The Knowledge of God according to St. Gregory Palamas", Orthodox Psychotherapy, Birth of Theotokos Monastery, Greece, ISBN 978-960-7070-27-2
  • Sopko, Andrew J. (2003), Prophet of Roman Orthodoxy: The Theology of John Romanides, Synaxis Press
  • D.P. Payne (2006), The Revival of Political Hesychasm in Greek Orthodox Thought, doktoriga tezo [1][rompita ligilo] Alirita la 10an de Julio 2017.