La tre riĉaj horoj de la duko de Berry
Les Très Riches Heurs du Duc de Berry | |||||
---|---|---|---|---|---|
riĉegaj horoj • iluminita manuskripto | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | latina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (france Les très riches heures du duc de Berry ) estas preĝlibro (nomata horlibro en la liturgio de la horoj), kiun mendis la duko Johano la 1-a de Berry al la fratoj Paul, Jean kaj Herman de Limbourg ĉirkaŭ 1410. Ĝi estis verkita inter 1412 kaj 1416 far tiuj fratoj Limburgo. La fratoj mortis, tuj antaŭ la morto de la duko en 1416, lasante la libron nefinita. Ĝin finis aliaj pentristoj dum la posta jarcento; aparte Jean Colombe finpretigis la ilustraĵojn inter 1485 kaj 1489 por Karlo la 1-a de Savojo.
Temas verŝajne pri la plej grava manuskripto ilustrita de la 15-a jarcento. Ĝi enhavas pli ol 200 folioj, el kiuj pli ol duono estas plenpaĝaj ilustraĵoj.
La manuskripto troviĝas nun en la muzeo Condé en Chantilly.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Priskribo de la enhavo Arkivigite je 2006-06-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
- CRDP Amiens: klarigoj Arkivigite je 2012-04-05 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- Prezentado de preskaŭ ĉiu folio angle