Beauvais
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Beauvais (stacidomo). |
Beauvais | |||||
---|---|---|---|---|---|
La urbodomo de Beauvais
| |||||
komunumo en Francio (1943–) vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: « Palus ut hic fixus, constans et firma manebo » ("Samkiel tiu enfiksita fosto, konstante kaj firme restos") | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pikardio | ||||
Departemento | Oise (prefektejo) | ||||
Arondismento | Beauvais (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 60057 [+] | ||||
Poŝtkodo | 60000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 56 677 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 702 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 26′ N, 2° 5′ O (mapo)49.4341666666672.0875Koordinatoj: 49° 26′ N, 2° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 67 m [+] | ||||
Areo | 33,31 km² (3 331 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Beauvais [+] | |||||
| |||||
Beauvais [bove] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio. Kun proksimume 54.000 loĝantoj, ĝi estas la prefektejo kaj la plej granda urbo de la departemento.
La loĝantojn de Beauvais oni kutime nomigas la Beauvaisiens [bovezjen].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Beauvais situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Thérain, kaj kuŝas je la piedo de arbaraj montetoj. La malnovaj ĉirkaŭmuroj ne plu ekzistas, kaj la urbo estas nun ĉirkaŭata de vastaj bulvardoj, preter kiuj etendiĝas branĉriveroj de la Thérain.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unue konita kiel Caesaromagus ("la vendoplaco de Cezaro"), Beauvais akiris sian nuntempan nomon pro la potenca gaŭla tribo de la Belovakoj. La urbo fariĝis ĉefurbo de graflando je la 9-a jarcento, kaj estis cedita al la loka episkopo kaj pliposte al la franca reĝo.
Je la komenco de la Dua mondmilito, en junio 1940, la plej granda parto de la urbo estis detruita far germana bombardo daŭrinta plurajn tagojn.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Martin Chambiges, arkitekto de la 13-a jarcento kaj desegnisto de la katedralo.
- Pierre Cauchon (1371-1442), episkopo de Beauvais, akuzanto de Johana de Arko.
- Nicolas Choart de Buzanval, humanisto
- Catherine Bellier, baronino de Beauvais kaj unua amo de Ludoviko la 14-a
- Jean Racine, (1639-1699), verkisto, studadis en Beauvais
- Félix Faure, (1841-1899), prezidento de la Respubliko, studadis en Beauvais.
- Hubert de Givenchy, (1927-), modisto ;
- Guy Grosso, (1933-2001), aktoro.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]Survoje al normanda kongreso la Esperanto-grupo de la 17-a arondismento havis problemojn kun la motoro de la aŭtomobilo 1912. Ili rigardis la urbon kaj estis akceptata de la s-ro Léon Demarcy, prezidanto de la loka grupo. Léon DEMARCY (legu: dimarsi), franco, juristo. Naskiĝis la 1-an de aprilo 1860 en Breteuil (apud Amiens), mortis la 25-an de februaro 1928. Propagandis fondante grupojn en Norda Francujo kaj skribante artikolojn. Verkis kun Dumenil L' Esperanto sans maitre, 1917.Fonto
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Katedralo Saint-Pierre
- Preĝejo Saint-Etienne
- Nacia galerio de la tapeto de Beauvais