Maidstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maidstone
River Medway at Maidstone, Kent - geograph.org.uk - 187940.jpg
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107 627  (2011) [+]
Loĝdenso 4 229 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 16′ N, 0° 32′ O (mapo)51.2716666666670.52944444444444Koordinatoj: 51° 16′ N, 0° 32′ O (mapo) [+]
Areo 25,45 km² (2 545 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Maidstone

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Maidstone [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Antaŭa ĉefepiskopa palaco ĉe Maidstone
Situo

Maidstone estas urbo en Kent, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 139 mil loĝantojn. Tra la urbocentro fluas Rivero Medway.

La loko estis loĝata ekde la neolitiko, kaj proksime al la nuna urbo arkeologoj trovis du romiajn vilaojn kaj aliajn romiajn restaĵojn.

En 1146 apud la urbo konstruiĝis cistercia abatejo kiun incendio detruis en 1538. Dum la 13-a jarcento bienisto donis palacon al la ĉefepiskopoj de Canterbury: la originala konstruaĵo ruiniĝis kaj la nuna palaco nun servas kiel oficoj de la loka registaro kie registriĝas naskoj, mortoj kaj geedziĝoj.

La 1-an de junio 1648, dum la angla enlanda milito, okazis batalo. Parlamenta armeo venkis subtenantojn de Karlo la 1-a (Anglio) kiuj estis okupintaj la urbon.

Ekde 1797 situas armea kazerno ĉe Maidstone. Dum la unua mondmilito proksime al Maidstone situis flughaveno de la mararmeo: dum la dua mondmilito la flughaveno servis la aerarmeon.