Saltu al enhavo

Marie Tussaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Tussaud
Persona informo
Anna Maria Tussaud
Naskonomo Marie Tussaud
Naskiĝo 1-an de decembro 1761 (1761-12-01)
en Strasburgo,  Reĝlando Francio
Morto 16-an de aprilo 1850 (1850-04-16) (88-jaraĝa)
en Londono
Tombo Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Francis Tussaud (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo skulptisto • metiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo skulptarto vd
Verkado
Verkoj Muzeo Madame Tussauds vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Marie TUSSAUD (naskiĝis 1-an de decembro 1761 je la nomo Anna Maria Grosholtz en Strasburgo, mortis la 16-an de aprilo 1850 en Londono) estis modlistino de vaksfiguroj kaj fondinto de la muzeo Madame Tussauds en Londono.

Ŝi lernis la metion de Phillipe CURTIUS kiu posedis propran muzeon en Parizo. Li kaj Marie Tussaud kreis vakskapojn de la viktimoj de la gilotino dum la franca Revolucio. Curtius mortis en 1794 kaj en 1802 Tussaud translokiĝis al Londono. En 1835 ŝi starigis konstantan ekspozicion de vaksfiguroj en Baker Street. La muzeo ankoraŭ ekzistas sed en 1884 translokiĝis al Marylebone Road kaj tie oni povas rigardi vivo-grandajn vaksfigurojn de famuloj kaj eminentuloj de la hodiaŭo el ĉiuj landoj.

Nuntempe la muzeo havas filiojn en Amsterdamo, Honkongo, Las Vegas kaj Novjorko.