Marie Tussaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Tussaud
Persona informo
Naskonomo Marie Tussaud
Naskiĝo 1-an de decembro 1761 (1761-12-01)
en Strasburgo,  Reĝlando Francio
Morto 16-an de aprilo 1850 (1850-04-16) (88-jaraĝa)
en Londono
Tombo Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Francis Tussaud
Okupo
Okupo skulptisto
Verkoj Madame Tussauds
vdr

Marie TUSSAUD (naskiĝis 1-an de decembro 1761 je la nomo Anna Maria Grosholtz en Strasburgo, mortis 16-an de aprilo 1850 en Londono) estis modlistino de vaksfiguroj kaj fondinto de la muzeo Madame Tussauds en Londono.

Ŝi lernis la metion de Phillipe CURTIUS kiu posedis propran muzeon en Parizo. Li kaj Marie Tussaud kreis vakskapojn de la viktimoj de la gilotino dum la franca Revolucio. Curtius mortis en 1794 kaj en 1802 Tussaud translokiĝis al Londono. En 1835 ŝi starigis konstantan ekspozicion de vaksfiguroj en Baker Street. La muzeo ankoraŭ ekzistas sed en 1884 translokiĝis al Marylebone Road kaj tie oni povas rigardi vivo-grandajn vaksfigurojn de famuloj kaj eminentuloj de la hodiaŭo el ĉiuj landoj.

Nuntempe la muzeo havas filiojn en Amsterdamo, Honkongo, Las Vegas kaj Novjorko.